Vápno
- Estas ankaŭ vilaĝo Vápno en distrikto Liberec.
Vápno | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Georgo en Vápno
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vápno | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Přelouč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Vápno | ||
- alteco | 240 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 06′ 13″ N 15° 31′ 57″ O / 50.10361 °N, 15.53250 °O (mapo) | ||
Katastro | 2,65 km² (265 ha) Vápno u Přelouče | ||
Loĝantaro | 128 (2024) | ||
Denseco | 48,3 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1337 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 16 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575933 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vápno | |||
Retpaĝo: www.obec-vapno.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Vápno situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de rivero Elbo, 12 km norde de urbo Přelouč. Vivas ĉi tie 128 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Malé Výkleky, Přepychy, Strašov, Sopřeč kaj Žáravice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri vilaĝo Vápno estas el la jaro 1337, sed laŭ diversaj trovaĵoj kaj pliaj deduktoj ĝi ekestis multe pli frue. Vico da atestaĵoj de ĉi tiu teritorio devenas eĉ el latena periodo (pli nova ferepoko) (4-a - 1-a jarcentoj a.K.). El tiu tempo devenas ankaŭ trovaĵoj el bronzo kombinita kun fero el ĉirkaŭaĵo de Chlumec nad Cidlinou, de kiu Vápno distancas nur 10 km. La prisetlado daŭris ankaŭ plu, en t.n. romia periodo en Bohemio, kiam kelta loĝantaro estis ŝanĝita per ĝermanoj kaj de 5-a - 6-a jarcentoj per prisetlado de slavoj. Tuta nordorienta Bohemio inkluzive de regiono ĉe la rivero Cidlina estis domeno de forta slava gento Ĥarvatoj.
Dominanto de la regiono estas preĝejo de Sankta Georgo en Vápno situanta sur deklivo de altaĵo nomata Sušina, skribe atestita en la jaro 1366 kaj unika malfermita sonorilejo staranta en ombro de giganta tilio. Plia memorinda arbo estas vastbranĉa pirarbo en kampoj direkte al Malé Výkleky.
En Vápno estas baza lernejo jam de la jaro 1738, kiam estis konsekrita la unua ligna lernejo, la dua ligna estis konstruita 40 jarojn poste kaj la nuntempa lernejo estas el la jaro 1882. Tiam ĝi havis kvin klasejojn kaj lernis en ĝi 448 lernantoj. Nuntempe en du klasoj lernas kvin sinsekvaj instrujaroj kaj el tio 30 infanoj estas el proksimaj vilaĝoj.
Nomo de la vilaĝo "Vápno" (Kalko) ekestis el ĉeĥa substantivo vápno (kalŝtono, kalka teraĵo, kalcinita kalko).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 229 |
1880 | 232 |
1890 | 247 |
1900 | 250 |
1910 | 228 |
1921 | 238 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 187 |
1950 | 157 |
1961 | 150 |
1970 | 139 |
1980 | 133 |
1991 | 125 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 126 |
2014 | 132 |
2016 | 129 |
2017 | 137 |
2018 | 127 |
2019 | 128 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 131 |
2021 | 132 |
2022 | 132 |
2023 | 130 |
2024 | 128 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]Preĝejo de Sankta Georgo en Vápno estas gotika el la duono de 14-a jarcento (la presbiterejo, fundamentoj), rekonstruita en la jaro 1720 (la navo kaj eksteraĵo). Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio kaj kun antaŭĉambro sur norda flanko. La presbiterejo estas apogata per pilieroj. La frontono estas voluta kun globoj. La presbiterejo estas kruce volbita, en la navo estas plata plafono sur fabionoj kaj ligna ĥorejo. La ĉefaltaro estas el la 1-a duono de 18-a jarcento, portala kun bildo de Sankta Georgo, statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, valora lignoskulptaĵo sur sankta ŝranko kun Krucumito kaj du anĝeloj, rokoka predikejo, baroka stana baptujo kun grupo de Kalvario sur kovraĵo.
Paroĥejo
[redakti | redakti fonton]Empira paroĥejo estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1800, ĝi estas duetaĝa kun trilatera frontono.
Statuo
[redakti | redakti fonton]Statuo de Sankta Johano Nepomuka sur vilaĝplaco devenas el la jaro 1766 sur rokaja soklo.
Sonorilejo
[redakti | redakti fonton]Interesaĵo en la vilaĝo estas ligna malfermita sonorilejo staranta en ombro de maljuna tilio.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.