[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Rozhovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rozhovice
municipo
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rozhovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Heřmanův Městec
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Rozhovice
 - alteco 259 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 02″ N 15° 42′ 49″ O / 49.96722 °N, 15.71361 °O / 49.96722; 15.71361 (mapo)
Katastro 4,71 km² (471 ha) Rozhovice
Loĝantaro 312 (2024)
Denseco 66,24 loĝ./km²
Unua skribmencio 1131
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 03
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 547808
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rozhovice
Retpaĝo: www.rozhovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Rozhovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en dislimo de apudelba ebenaĵo kaj milde ondoforma pejzaĝo antaŭ montetaro Železné hory. Vivas ĉi tie 312 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bylany, Heřmanův Městec, Čepí, Klešice, Třibřichy kaj Jezbořice.

La unua skriba mencio pri vilaĝo Rozhovice estas el la jaro 1131. La nomon vilaĝo havas laŭ sia fondinto Rozha. En la jaro 1597 estis fondita solejo Doubrava ĉirkaŭ 2 km sudokcidente.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869372
1880387
1890433
1900427
1910431
1921432
JaroLoĝantoj
1930400
1950267
1961291
1970285
1980274
1991253
JaroLoĝantoj
2001248
2011264
2014292
2016284
2017283
2018275
JaroLoĝantoj
2019278
2020288
2021287
2022295
2023313
2024312

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo sur malgranda monteto troviĝas preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo. La gotika sanktejo estis menciata en la jaro 1349, rekonstruita baroke estis en la 1-a duono de 18-a jarcento, eksteraĵo estis rearanĝita pseŭdoromanike en la 19-a jarcento.

Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun turo sur suda flanko, en ĝia teretaĝo estas sakristio. La origina bulba tegmento de la turo estis pli poste anstataŭigita per tegmento en formo de oklatera piramido. La presbiterejo kaj navo estas platplafonaj, en la sakristio estas barelvolbo. Sur norda flanko de la presbiterejo estas sankta ŝranko kun pintarka riĉe ornamita vimperko.

Ekipaĵo estas baroka el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700. La ĉefaltaro kun statuoj de Sankta Antonio, Sankta Venceslao kaj Sankta Ludmila kun bildo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo. La predikejo estas ornamita per bildoj de evangeliistoj, ornamentaj lignoskulptaĵoj kaj statuo de Sankta Barbara.

En la jaroj 1969-1979 en interioro Vojmír Vokolek kreis modernan freskon bildigatan fizikan kaj spiritan malsatiĝadon de la homaro. La malriĉuloj malsupre vivaĉas el forfalaĵoj kaj kontraŭe socia elito supre uzas sian bonstaton.

Empiraj domoj

[redakti | redakti fonton]

Domoj n-ro 19 kaj 34 havas empirajn fasadojn.

Monumento de falintoj

[redakti | redakti fonton]

Sur vilaĝplaco situas monumento omaĝe falintoj en la unua mondmilito.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]