Nasavrky
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Chrudim. Pluaj signifoj estas notitaj en Nasavrky (apartigilo).
Nasavrky | |||
germane Nassaberg | |||
urbo | |||
Municipa ofico en Nasavrky
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Nasavrky | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Chrudim | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Situo | Nasavrky | ||
- alteco | 475 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 50′ 47″ N 15° 48′ 26″ O / 49.84639 °N, 15.80722 °O (mapo) | ||
Areo | 12,55 km² (1 255 ha) | ||
Loĝantaro | 1 705 (2024) | ||
Denseco | 135,86 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1318 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 25 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 571911 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Nasavrky (Chrudim District) | |||
Retpaĝo: www.nasavrky.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Urbo Nasavrky troviĝas proksimume 10 kilometrojn sude de distrikta urbo Chrudim en Regiono Pardubice en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 1 705 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Svídnice, Ctětín, České Lhotice, Miřetice, Lukavice, Trhová Kamenice, Žumberk, Hodonín kaj Licibořice.
Historio
[redakti | redakti fonton]Historiaj analoj atestas pri ekesto de la urbo en la jaro 1318. En la jaro 1350 ĉi tie jam staris preĝejo de Sankta Jiljí kaj surloke de nuna kastelo devene estis fortikaĵo, Tiutempe Nasavrky apartenis al havaĵo de imperiestro Karlo la 4-a. La imperiestro donacis, en la jaro 1355, la urbon kaj proksiman burgon Strádov al arĥiepiskopo Jan Očko el Vlašim. Dum la 16-a jarcento posedis la urbon la nobela familio Schönfeld kaj inter la jaroj 1746 kaj 1945 posedis la urbon kaj bienegon familio Auersperg.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 754 |
1880 | 1 794 |
1890 | 1 798 |
1900 | 1 812 |
1910 | 1 850 |
1921 | 1 825 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 824 |
1950 | 1 616 |
1961 | 1 684 |
1970 | 1 597 |
1980 | 1 445 |
1991 | 1 405 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 449 |
2014 | 1 658 |
2016 | 1 673 |
2017 | 1 666 |
2018 | 1 666 |
2019 | 1 679 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 676 |
2021 | 1 626 |
2022 | 1 674 |
2023 | 1 712 |
2024 | 1 705 |
Memorindaĵoj kaj interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kastelo
[redakti | redakti fonton]Surloke de iama fortikaĵo estis konstruita, ĉirkaŭ la jaro 1600, kastelo. Kelkfoje ĝi estis rekonstruita ĝis hodiaŭa duetaĝa rezidejo. En la kastelo nun estas ankaŭ interaktiva ekspozicio de kelta pasinteco en ĉirkaŭaĵo de la urbo. Ĉiujare en proksima kelta opidumo okazas festivalo Lughnasad (Lunasa).
Preĝejo de Sankta Egidio
[redakti | redakti fonton]Unuaj notoj pri la preĝejo devenas el la jaro 1350. Origine konstruita en gotika stilo, post forbruligo en la jaro 1714 ĝi estis rekonstruita en baroka stilo. Plua forbruligo en la jaro 1820 kaŭzis pluajn aranĝojn ĝis la nuna aspekto.
Statuo de Sankta Johano el Nepomuk
[redakti | redakti fonton]Parko de manĝeblaj kaŝtanoj (kastaneo kultiva)
[redakti | redakti fonton]La plej alte lokigita arboj de manĝeblaj kaŝtanoj en meza Eŭropo. Fondis ĝin en la jaro 1776 princo Jan Adam Auersperg. La plej oldaj arboj estas 229-jaraj. Ĉiujare ili fruktodonas.
|