Helcmanovce
Helcmanovce | |
hungare: Nagykuncfalva, germane: Helcmanowitz | |
municipo | |
Spiŝa municipo Helcmanovce
| |
|
|
Oficiala nomo: Helcmanovce | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Gelnica |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Slovaka ercmontaro |
Rivero | Hnilec |
Situo | Helcmanovce |
- alteco | 405 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 49′ 45″ N 20° 52′ 00″ O / 48.82917 °N, 20.86667 °O (mapo) |
Areo | 12,8503 km² (1 285,03 ha) |
Loĝantaro | 1 494 (31.12.2010) |
Denseco | 116,26 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1297 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 055 63 |
Telefona antaŭkodo | +421-53 |
Aŭtokodoj | GL |
NUTS | 526541 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Helcmanovce | |
Retpaĝo: www.helcmanovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Helcmanovce (hungare Nagykuncfalva [nadjkurucfalva], germane Helcmanowitz aŭ Hansdorf in der Zips) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Helcmanovce situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Brezno-Gelnica. La lasta urbo troviĝas je 9 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1297, poste en 1326 laŭ tiama hungara nomo kaj ortografio "Kunchfalva". La unuaj loĝantoj estis germanoj. En la 16-a jarcento rutenaj paŝtistoj alvenis. En 1605 kaj en 1885 incendioj okazis. En la 18-a jarcento oni minadis kupron kaj feron. En 1784 loĝis tie vilaĝanoj ( familioj) en domoj, en 1828 vilaĝanoj en domoj. Ĝis 1892 la oficiala hungara loknomo estis Helcmanóc, poste ĝi rericevis sian mezepokan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagykuncfalva 1269 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Gelnica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Helcmanovce 1556 homoj, (1447 slovakoj, 90 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 17-a jarcento
- kapelo laŭ Lourdes de 1947
- novklasikisma kastelo de 1925, en 1969 ĝi renoviĝis