Szepes
- Tiu ĉi artikolo temas pri historia departemento en Hungara reĝlando. Pri nuntempa Spiŝo temas artikolo Spiŝo (regiono).
Szepes | ||
slovake Spiš, germane Zips, pole Spisz | ||
historia departemento | ||
Spiŝa burgo
| ||
|
||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Memorindaĵoj | Spiŝa burgo, Spiŝa Kapitulo | |
Riveroj | Poprad, Hornád | |
Administra centro | Lőcse | |
Areo | 3 668,0 km² (366 800 ha) | |
Loĝantaro | 172 867 (1910) | |
Denseco | 47,13 loĝ./km² | |
reĝa departemento en Hungara reĝlando antaŭ Traktato de Trianon
| ||
Situo de la reĝa departemento en Hungara reĝlando
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Spišské Podhradie | ||
Portalo pri Slovakio |
Szepes (slovake Spiš, latine Scepusium pole Spisz, germane Zips estis nomo de historia departemento en Hungara reĝlando.
Szepes reĝa departemento etendiĝis plejparte en nordorienta parto de hodiaŭa Slovakio.
Ties malgranda parto situas en hodiaŭa suda Pollando, inter riveroj Dunajec kaj Biela voda kaj ŝtatlimo kun Slovakio.
Hodiaŭ tio estas nur historia nomo de apartenanta teritorio sen politika subjektiveco (samkiel Burgundio aŭ Eŭskio en Francio) resp. markigo de unu el oficialaj turismaj regionoj de Slovakio, sed inter popolo la nomo de tiu ĉi regiono estas senĉese uzata.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu regiono ne menciiĝas en dokumentoj en la 11-a jarcento, tial oni supozas, ke ĝi estis neloĝata aŭ apenaŭ loĝata. Post jarcento limgardistoj alvenis por defendi limojn de Hungara reĝlando, poste alvenis saksoj kaj aliaj popoloj. Baldaŭe nova reĝa departemento formiĝis. Dum la historio estis grava la komercado. En 1412 reĝo Sigismundo hipotekis 16 urbojn el Szepes al Pollando. En 1848-1849 la hungara armeo en Branyiszkó faris grandan venkon kontraŭ la Habsburgoj. En 1918 granda parto iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, pli malgranda parto aldoniĝis al Pollando kaj finiĝis la hungara dominado.
21.11.1939: Tria Regno, interkonsente kun Slovakio, cedis al ĝi 586 km² (en Spiŝo kaj Oravio) de okupata pola teritorio - la aneksitaj komunumoj revenis post subskribo de la pola-ĉeĥoslovaka protokolo el la 20-a de majo 1945.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 1880
- 3.677 (2,1%) hungaroj
- 50.432 (29,1%) germanoj
- 100.300 (57,9%) slovakoj
- 16.810 (9,7%) rutenoj
- 1.978 (1,1%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
- 18.658 (10,8%) hungaroj
- 38.434 (22,2%) germanoj
- 97.077 (56,2%) slovakoj
- 12.327 (7,1%) rutenoj
- 6.371 (3,7%) ceteraj.
Administracio
[redakti | redakti fonton]Estis 8 distriktoj, la nomoj estas la samaj de distriktejo:
- Gölnicbánya samtempe konsilantrajta urbo
- Igló samtempe konsilantrajta urbo
- Késmárk samtempe konsilantrajta urbo
- Lőcse departementejo, samtempe konsilantrajta urbo
- Ólubló
- Szepesófalu
- Szepesszombat
- Szepesváralja
Leibic, Poprád, Szepesbéla kaj Szepesolaszi estis konsilantrajtaj urboj.
La departemento troviĝas en Karpatoj, centre ĉe Altaj Tatroj. La plej granda rivero estas Hornád.
La hipotekitaj urboj
[redakti | redakti fonton]Ne plu ĉiuj estas urboj.
- Tvarožná (hungare Duránd)
- Veľká (hungare Felka)
- Hniezdne (hungare Gnézda)
- Spišská Nová Ves (hungare Igló)
- Ľubica (hungare Leibic)
- Stará Ľubovňa (hungare Ólubló)
- Matejovce (hungare Mateóc)
- Vrbov (hungare Ménhárd)
- Strážky (hungare Nagyőr)
- Podolínec (hungare Podolin)
- Poprad (hungare Poprád)
- Ruskinovce (hungare Ruszkin)
- Spišská Belá (hungare Ruszkin)
- Spišské Vlachy (hungare Szepesolaszi)
- Spišská Sobota (hungare Szepesszombat)
- Spišské Podhradie (hungare Szepesváralja)
En 1772 la urboj denove apartenis al Szepes, ĝis 1870 en formo de aŭtonomio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane) Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
|