Rochovce
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Rochovce, hungare Rozsfalva (roĵfalva), germane Rachensdorf estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Rochfalva, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.
- Areo: 8 km²
- Supermara alteco: 371 m
- Loĝantaro: 330
- Poŝtkodo: 049 36
- Aŭtokodo: RV
- Telefonprefikso: 58
Situo
[redakti | redakti fonton]Rochovce situas sub monto 882 m-ojn alta en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Magnezitovce-Plešivec. Rožňava troviĝas 28 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1318 en formo "Rezemch". En 1570 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1710 pro pesto 180 homoj mortis. Ekde 1774 paperofarejo ekfunkciis. En 1828 oni komputis tie 72 domojn kaj 596 homojn. Ekde la 19-a jarcento oni minadis feroercon. En 1910 loĝis en Rozsfalva 450 homoj, (397 slovakoj, 42 hungaroj, 4 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Rochovce 322 homoj, (270 slovakoj, 26 ciganoj, 18 hungaroj kaj aliaj).