Štós
Štós | |
hungare Stósz, germane Stoß | |
municipo | |
Domo en municipo Štós
| |
|
|
Oficiala nomo: Štós | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Abov |
Montaro | Slovaka ercmontaro |
Parto | Štós-Kúpele banloko |
Rivero | Bodva |
Situo | Štós |
- alteco | 516 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 42′ 30″ N 20° 47′ 00″ O / 48.70833 °N, 20.78333 °O (mapo) |
Areo | 31,356 km² (3 135,6 ha) |
Loĝantaro | 747 (31.12.2010) |
Denseco | 23,82 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1341 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 044 26 |
Telefona antaŭkodo | +421-55 |
Aŭtokodoj | KS |
NUTS | 522074 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Štós | |
Retpaĝo: www.stos.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Štós (germane Stoß, hungare Stósz [ŝtOs]) estas vilaĝo (iam minurbo) en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Banloko apartenas al la municipo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Štós situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Košice troviĝas 36 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1241. En la 14-a jarcento germanoj alvenis kaj ili minadis ercojn de arĝentoj, kuproj kaj feroj. En 1696 la komunumo ricevis la rangon "Libera Reĝa Minurbo". En 1803 oni komencis produkti elstarajn tranĉilojn. En 1883 apude oni fondis banlokon, kiu meritis la rangon kuracbanejo post 6 jaroj. En 1910 loĝis en Stósz 1033 homoj, (853 hungaroj, 148 germanoj, 17 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. En 1946 preskaŭ ĉiuj germanoj deportiĝis al Germanio. En 2001 loĝis en Štós 753 homoj, (646 slovakoj, 66 germanoj, 14 ciganoj, 8 hungaroj, 6 ĉeĥoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- banloko, apude groto
- katolika gotika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka, en 1542 pligrandigita, renesanca turo alkonstruiĝis en 1611
- klasikisma luterana sentura preĝejo de 1788
- kapelo omaĝe al Johano Nepomuka de 1760
- banloka moderna kapelo omaĝe al Sankta Koro de Jesuo de 1949
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- hungara verkisto Zoltán Fábry tie naskiĝis en 1897, tie mortis en 1970
- hungara subministro Róbert Dubravszky tie naskiĝis
- en 1911 en la banloko estis kuracisto hungara verkisto Géza Csáth