El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Svitávka
Svitávka estas kampurbo en Ĉeĥio troviĝanta en Moravio , distrikto Blansko . Vivas ĉi tie 1 883 loĝantoj (2024). La municipo dividiĝas en du partojn, la propran Svitávka kaj vilaĝon Sasina .
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sebranice , Skalice nad Svitavou , Chrudichromy , Letovice , Nýrov kaj Míchov .
La unua skriba mencio de la vilaĝo estis en 1284 . La 10-an de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 1 380 1880 1 558 1890 1 667 1900 1 809 1910 2 385 1921 2 350
Jaro Loĝantoj 1930 2 462 1950 2 024 1961 2 070 1970 2 032 1980 1 873 1991 1 615
Jaro Loĝantoj 2001 1 683 2014 1 812 2016 1 793 2017 1 804 2018 1 801 2019 1 836
Jaro Loĝantoj 2020 1 818 2021 1 757 2022 1 803 2023 1 863 2024 1 883
Malfrue gotika preĝejo de sankta Johano Baptisto
Vilaoj de Löw-Beer en Svitávka
kruco kaj statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1708
burgo troviĝanta norde de la municipo
Moses Löw-Beer (1794–1851), fondinto de teksfabriko en Svitávka
Josefa Vejrychová-Dapeciová (1851–1937), verkistino, poetino kaj tradukistino
Alfred Löw-Beer (1872–1939), fabrikisto kaj nepo de Moses Löw-Beer.
Grete Tugendhat (1903–1970), entreprenistino, filino de Alfred Löw-Beer. Kun sia edzo Fritz ŝi lasis konstrui vilaon Tugendhat .
Jan Dokulil (1910–1974), katolika pastro, partopreninto de 2-a rezistmovado , poeto, tradukisto, malliberigito de komunismo.
Mirko Foret (1922–1998), komponisto, trumpetisto kaj dirigento. La fondanta membro de Orkestro de Gustav Brom .
Zdeněk Palcr (1927–1996), skulptisto kaj restaŭrigisto.
Preĝejo de sankta Johano Baptisto
Granda vilao de Löw-Beer
Malgranda vilao de Löw-Beer
Statuo de sankta Johano Nepomuka en placo
Kovrita ŝtuparejo ĉe la preĝejo
Meza muelejo
Burgejo
rivero Svitava
fervoja stacio
baza lernejo
loka tombejo
Partoj de kampurbo Svitávka (2)