Lednice
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Břeclav. Pri parto de vilaĝo de municipo Kozojedy temas artikolo Lednice (Kozojedy).
Lednice | |||
germane Eisgrub | |||
municipo | |||
Kastelo Lednice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Lednice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Břeclav | ||
Administra municipo | Břeclav | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Malsupra Aŭstrio eta parto | ||
Parto de | Areo de Lednice-Valtice | ||
Memorindaĵo | Lednice kastelo | ||
Rivero | Dijo | ||
Situo | Lednice | ||
- alteco | 173 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 47′ 59″ N 16° 48′ 12″ O / 48.79972 °N, 16.80333 °O (mapo) | ||
Areo | 31,27 km² (3 127 ha) | ||
Loĝantaro | 2 259 (2024) | ||
Denseco | 72,24 loĝ./km² | ||
Valego | Malsupramoravia valego | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Unua skribmencio | 1222 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 691 44 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0644 | ||
NUTS 5 | CZ0644 584631 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Lednice | |||
Retpaĝo: www.lednice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Lednice estas municipo en Ĉeĥio kun 2 259 loĝantoj (2024), fama pro siaj ĝardenoj kaj fiŝlagoj. Lednice estas fame konata loko precipe pro la kastelo konstruita en romantika stilo kun vasta parko, forcejo kaj diversaj interesaj memorindaĵoj en ĝia ĉirkaŭaĵo. La unika tuto estas proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio kaj kiel parto de la Monda kulturheredaĵo de UNESKO.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hlohovec, Bulhary, Břeclav, Ladná, Podivín, Přítluky, Rakvice kaj Sedlec.
Historio
[redakti | redakti fonton]Riĉa konstrua evoluo de la kastelo estas jam de mezepoko ligita al la elstara gento Liechtenstein, kiu de la 18-a jarcento eluzadis ĝin por reprezentaj celoj. Hodiaŭa aspekto de Lednice estas rezulto de novgotika alikonstruado de la kastelo el la jaroj 1846-1858 de ties aŭtoro arkitekto Georgo Wingelműller laŭ modelo de angla tudora stilo. Unu alon de ĝi formas eĉ preĝejo de sankta Jakobo en la sama stilo anstataŭigita malnovan preĝejon de la fino de 15-a jarcento. El baroka periodo ĝisrestis nur imponaj konstruaĵoj de ĉevalstaloj kun rajdejoj (de fama arkitekto J. B. Fischer de Erlach), kiuj formas okcidentan parton de la kastela tutaĵo.
Al la orienta flanko de la konstruaĵaro tuŝapudas granda forcejo (1843-1845), kie oni kultivas diversajn ekzotajn plantojn. En kastela interno vi povas trarigardi ĉambrojn en la teretaĝo, kiuj riĉas per elstaraj lignoskulptaĵoj jam en enirhalo, sed precipe en biblioteko kun grandefekta spindela ŝtuparo. Ankaŭ riĉaj plafonoj kaj lignaj tabulaĵoj de vandoj en Turkisa, Ruĝa kaj Blua salonoj estas certe vidindaj.
Perfektan kadron de la kastelo formas francastila ĝardeno kaj vasta pejzaĝa parko kun diversaj arboj kaj arbustoj, kiu apartenas al la plej grandaj en Ĉeĥio. Bazo de nuna dispozicio de tiu parko estas metita je la fino de la 18-a jc. En la posta jarcento, precipe post la jaro 1880 ĝi ricevis ja tiun aranĝon, kiun ni povas vidi ĉi tie en nia tempo. Inter la kastelo kaj malnova riverfluejo de Dyje ekestis vastetenda naturpejzaĝa parko. Oni povas promeni tie apud fiŝlagoj kun insuletoj kaj viziti eĉ 60 m altan minareton konstruitan en la jaroj 1797-1804 (verko de arkitekto Josef Hardtmuth) kaj supreniri por vidi belegan panoramon.
La proksima pejzaĝo estas artefarite komponita teritorio riĉigita de diversaj interesaj arkitekturaĵoj - imitaĵo de romantika ruino, preĝejeto de Apolo, Ĉasista eĉ Fiŝlaga Kasteletoj, obelisko kaj aliaj.
Pro altvaloraj natursciencaj kvalitoj de la priskribita areo fariĝis Lednice ankaŭ sidejo de Ĝardenista Fakultato de la Mendel-Universitato en Brno.
Se vi volus vere ĝui ĉiujn tiujn belaĵojn kaj trapaŝi la tutan eksterordinare ĉarman regioneton de Lednice-Valtice, vi bezonus kelkajn tagojn, kiujn vi travivus certe ege imprese. Tamen eĉ unutagan viziton vi neniam forgesos.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 335 |
1880 | 2 670 |
1890 | 2 561 |
1900 | 2 702 |
1910 | 2 731 |
1921 | 2 830 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 791 |
1950 | 1 952 |
1961 | 2 012 |
1970 | 1 994 |
1980 | 2 291 |
1991 | 2 364 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 356 |
2014 | 2 337 |
2016 | 2 324 |
2017 | 2 304 |
2018 | 2 293 |
2019 | 2 299 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 272 |
2021 | 2 071 |
2022 | 2 145 |
2023 | 2 255 |
2024 | 2 259 |
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|