[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Podivice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Vyškov. Pri parto de municipo Kaliště temas artikolo Podivice (Kaliště).
Podivice
germane Podiwitz
municipo
Preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Podivice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Vyškov
Administra municipo Vyškov
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Situo Podivice
 - alteco 500 m s. m.
 - koordinatoj 49° 21′ 57″ N 17° 00′ 39″ O / 49.36583 °N, 17.01083 °O / 49.36583; 17.01083 (mapo)
Katastro 3,58 km² (358 ha) Podivice na Moravě
Loĝantaro 165 (2024)
Denseco 46,09 loĝ./km²
Unua skribmencio 1143
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 683 21
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0646
NUTS 5 CZ0646 593486
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Podivice
Retpaĝo: www.podivice.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Podivice (germane Podiwitz) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Vyškov en Sudmoravia regiono. Vivas ĉi tie 165 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Armea spaco Březina.

La municipo estadis tute ĉirkaŭita de armea spaco Březina, sed ekde la 1-a de januaro 2016 al la ĝisnuna katastra teritorio Podivice na Moravě estis alligita Cihelny u Podivic kaj en la oriento ĝi tiel jam najbaras kun municipoj Ondratice, Otaslavice kaj Brodek u Prostějova.

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1143. En la jaro 1757 en proksimaj arbaroj lasis episkopo Ferdinand Julius Troyer z Troyersteinu konstrui ĉasistan kasteleton Ferdinandsruhe aŭ Ferdinandsko, kiu apartenis al katastro de la municipo ĝis la jaro 1977, kiam ĝi estis enmembrigita en unun el la katastroj kreantaj armean spacon Březina.

Dum la Dua Mondmilito en la jaro 1941 la tuta municipo estis perforte forloĝigita pro la tn. "Vyškova pafekzercejo - TÜP Wischau", sed post fino de la Dua Mondmilito en la jaro 1945 ĝi estis denove enloĝigita. El parto de la municipo estis kreita artileria pafekzercejo de la germana armeo. Por tiuj ĉi celoj estis en la ĉirkaŭaĵo de la municipo konstruitaj ferbetonaj kaŝejoj, el kiuj plej signifa estas maŝinejo nomita Gastejo Ĉe Verda florkrono (la kaŝejoj estis maskitaj kiel mastrumaj konstruaĵoj).

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869377
1880422
1890423
1900419
1910454
1921427
JaroLoĝantoj
1930406
1950234
1961275
1970232
1980215
1991199
JaroLoĝantoj
2001187
2011192
2014198
2016201
2017193
2018184
JaroLoĝantoj
2019177
2020170
2021169
2022173
2023173
2024165

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Objektoj de ekzercejo de la germana wehrmacht
  • Preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo el la jaro 1911
  • Monaĥejo Leopoldeum el la jaro 1932

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]