Lendava
Lendava | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo limurbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 9220 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 954 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 24 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 34′ N, 16° 27′ O (mapo)46.56620174816.449885788Koordinatoj: 46° 34′ N, 16° 27′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 160 m [+] | ||||
Areo | 123 km² (12 300 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Lendava [+] | |||||
Lendava, kroate Lendva, hungare Alsólendva aŭ pli simple Lendva, germane Lindau estas urbo kaj samtempe municipo en Slovenio, en regiono Pomurska. La historia hungara nomo estis Alsólendva. La loko estas centro de la hungara minoritato kaj en la urbo ankaŭ la hungara lingvo estas oficiala.
Krom la urbo la jenaj vilaĝetoj apartenas al la municipo: Banuta, Benica, Brezovec, Dolga vas, Dolgovaške Gorice, Dolina pri Lendavi, Dolnji Lakoš, Čentiba, Gaberje, Genterovci, Gornji Lakoš, Hotiza, Kamovci, Kapca, Kot, Lendavske Gorice, Mostje, Petišovci, Pince, Pince-Marof, Radmožanci, Trimlini.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas 5 km-ojn for de Hungario, ĉe rojo Lendava, rivero Mura estas proksime. Inter 1920-2008 funkciis limpasejo al la hungara Rédics, sed nun ambaŭ ŝtatoj apartenas al zono de Schengen, sekve oni trapasas la limon senkontrole ie ajn.
La loknomo signifas slave novalo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 860 pri la komunumo, tiam akiris ĝin episkopo de Salzburg. La hungaroj okupis la regionon en 896 kaj konstruis fortikaĵon en 1272, kiu ne detruiĝis dum la historio. La turkoj vane sieĝis ĝin. En 1728 kapelo konstruiĝis omaĝe al Sankta Triunuo. En 1848 kaj en 1849 la hungaraj trupoj sukcese kontraŭstaris al banuso Josip Jelačić. En 1867 la vilaĝo urbiĝis kaj iĝis distriktejo. Ekfunkciis industriaj uzinoj, ĉe la kampoj estis vinkulturo. La fervojo atingis la urbon el Zalaegerszeg. En 1910 loĝis tie 2729 homoj, el tio 2375 hungaroj, krome slovenoj, germanoj, judoj. En 1918 la loĝantaro kontraŭstaris de la kroata atako. En 1919 armeo de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis Lendava. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, kies distriktejo estis. Inter 1920-1991 apartenis al Jugoslavio, escepte inter 1941-1945, tiam rehungariĝis. Ekde 1991 la regiono apartenas al Slovenio. En 2002 loĝis 11 151 homoj (5653 slovenoj, 3917 hungaroj, 86 ciganoj). La urbo havas termalan banejon.
En la komunumo 3 dulingvaj lernejoj, dulingva infanĝardeno, sportejo, muzeo, biblioteko kaj kulturdomo funkcias.
Lendava estas pilgrimloko: Kapelo de Sankta Triunuo (Lendava).
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la iama Alsólendva naskiĝis:
- hungara nobela juĝisto Kálmán Dervarics
- hungara operkantisto Kálmán Pataky
- hungara lingvisto László Hadrovics
- hungara skulptisto György Zala
- en la iama Alsólendva mortis:
- hungaraj notarioj Mihály Hajós kaj Oszkár Laubheimer