Cacica
Cacica | |
pole: Kaczyka, germane: Katschika, hungare: Kacsika | |
komunumo | |
Salminejo en Cacica
| |
|
|
Oficiala nomo: Cacica | |
Ŝtato | Rumanio |
---|---|
Ĵupo | Suceava |
Historia regiono | Bukovino |
Situo | Cacica |
- alteco | 428 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 38′ 13″ N 25° 54′ 01″ O / 47.63694 °N, 25.90028 °O (mapo) |
Loĝantaro | 1 408 (2002) |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 727095 |
Telefona antaŭkodo | +40 x30 |
Situo enkadre de Rumanio
| |
Pola mapo pri la regiono
| |
Vikimedia Komunejo: Cacica commune, Suceava | |
Cacica - jen rumane, prononco [kaĉika], pole Kaczyka, germane Katschika kaj hungare Kacsika - estas komunumo en Rumanio. Ĝi situas en la distrikto Suceava kaj en la historia landparto Bukovino. La ceteraj vilaĝoj de la komunumo estas Maidan, Pârteştii de Jos, Runcu kaj Soloneţu Nou.
Municipo
[redakti | redakti fonton]En 2002 loĝis en la tuta komunumo 4425 homoj, (3122 rumanoj, 959 poloj, 284 ukrainoj, 56 germanoj, 3 aliaj).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cacica troviĝas en vasta valo laŭ rojo inter arbaroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la loĝloko okazis en 1444. Komence la loĝantoj okupiĝis pri arbaraj laboroj. En 1780-aj jaroj minado de la salo komenciĝis. Poste laboristoj alvenis el la Habsburga Imperio. Inter la mondmilitoj 600 poloj, 300 germanoj, iomete ukrainoj, rumanoj kaj poloj loĝis en la vilaĝo. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis kaj ankaŭ poloj iris al Pollando.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo kaj pilgrimloko de 1904, kiun Johano Paŭlo la 2-a oficiale nomumis malgranda baziliko (basilica minor) en 2000, la mesoj okazas rumane, pole, germane kaj hungare
- grekokatolika preĝejo de 1865 vizitata de ukrainoj
- salminejo, la subteraĵo estas 30 m-ojn profunda, 8 km-ojn longa labirinto, interne eĉ preĝejo (la altaro kaj la ceteraĵoj estis skulptitaj el salo), alia ĉambrego estas 25 m-ojn longa, 15 m-ojn larĝa, kie foje koncertoj okazas