Josip Jelačić
Josip Jelačić | |||||
---|---|---|---|---|---|
banuso de Kroatio | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1801 en Petrovaradin | ||||
Morto | 20-an de majo 1859 (57-jaraĝa) en Zagrebo | ||||
Lingvoj | kroata vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | ||||
Alma mater | Tereza milita akademio Theresianum (en) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Jelačić | ||||
Patro | Franjo Jelačić (en) vd | ||||
Edz(in)o | Sophie von Stockau (en) vd | ||||
Infanoj | Đuro Jelačić vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto politikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1819– vd | ||||
| |||||
| |||||
Banuso de Kroatio | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Josip JELAČIĆ Bužimski [jelaĉitj buĵimski], (germane Joseph Jelačić von Bužim, hungare Jellasics aŭ Jellacsics József) estas nacia heroo de Kroatio. Li estis armeestro kaj banuso.
Li naskiĝis en Petrovaradin en 1801, mortis en Zagrebo en 1859. Post la lernado li iĝis oficiro en Karlovac. En 1835 (kiel kapitano) li batalis kontraŭ la turkoj. En 1848 li estris la armeon en Kroatio kaj elektiĝis banuso. Kiel politikisto, li rifuzis la kunlaboradon kun la freŝa hungara kabineto kaj deklaris union de Kroatio kaj Dalmatio, dume ĉesis la konkordo kun la Hungara reĝlando. En septembro li ekatakis Hungarion, lia armeo preskaŭ atingis Buda-n, kiam en Pákozd li malvenkis. La restarmeo retiriĝis al Vieno, sed dumvoje aliĝis diversaj armeoj, fine ili kune venkis la revoluciulojn de Vieno kaj ankaŭ la hungarojn antaŭ Vieno, poste en Parndorf, en Bábolna kaj en Mór. Printempe de 1849 jam denove la hungaroj venkis en Tápióbicske kaj Isaszeg. Somere li bataladis en suda Hungario. Post fiasko de la hungara liberecbatalo Jelačić hejmenvenis en Kroation, kie li iĝis nacia heroo kaj li ricevis ordenojn de la Habsburgoj.