Kotava
Kotava (Kotava) | ||
konstruita lingvo • internacia planlingvo | ||
---|---|---|
Parolata en | Francio, Afriko, Kanado, Hispanio, Polinesio ktp. | |
Denaskaj parolantoj | 0 | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | 40-50 | |
Skribo | latina alfabeto | |
Reguligita de | Kotava Avaneda | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-3 | avk | |
Glottolog | kota1280 | |
Angla nomo | Kotava | |
Franca nomo | kotava | |
Vikipedio | ||
Kotava estas helplingvo kreita en 1978, kun reformoj en 1988, 1993, kaj 2008 de Staren Fetcey. Ĝi estas apriora lingvo kaj uzas 24 literojn de latina alfabeto. Oni diras ke 40 homoj tra la mondo komprenas la lingvon, ĉefe en landoj kie oni parolas la francan. La kreinto ne vaste publikigis la lingvon ĝis 2005.[1]
Fonologio
[redakti | redakti fonton]Kotava havas kvin vokalojn kaj tri duonvokalojn. La akcentita silabo estas la antaŭlasta, se la vorto finiĝas per vokalo, kaj la lasta silabo, se la vorto finiĝas per konsonanto.
Konsonantoj
[redakti | redakti fonton]dulipa | Lipo- denta |
Alveola | Post- alveola |
Palata | Vela | |||||||
Plozivaj | p | b | t | d | k | g | ||||||
Nazaj | m | n | ||||||||||
Vibraj | ɾ | |||||||||||
Frikativaj | f | v | s | z | ʃ | ʒ | x | |||||
Lateraj | l | |||||||||||
Alproksimigaj | j |
Vokaloj
[redakti | redakti fonton]Antaŭaj | Malantaŭaj | |
---|---|---|
Ferma | i | u |
Meza | e | o |
Malferma | a |
Gramatiko
[redakti | redakti fonton]La artikoloj, adjektivoj ktp. akordas kun la substantivoj; ne laŭ genro, sed simple kopiante la saman fin-vokalon.[2] Substantivoj ne devige fleksias laŭ nombro, sed povas preni certain modifilojn por nombro se specifa numerala vorto mankas en la frazo. Plejofte, kiel en Tokipono, propraj nomoj ne aperas sen apuda klasifika substantivo.
Personpronomoj
[redakti | redakti fonton]- jin - mi
- rin - vi (singulara formo)
- in - li/ŝi/ĝi
- min - ni (inkluziva formo)
- win - vi (plurala formo)
- sin - ili/oni
- cin - ni (neinkluziva formo)
Refleksiva pronomo en Kotava estas int kaj ĝi ne akordas laŭ nombro aŭ persono.
- (jin) va int tcaté -- mi lavas min
- (sin) va int tcated -- ili lavas sin
Verbaj finaĵoj
[redakti | redakti fonton]- (jin) wí - mi vidas
- (rin) wil -- vi vidas
- (in) wir -- li/ŝi vidas
- (min) wit -- ni vidas
- (win) wic -- vi vidas
- (sin) wid -- ili/oni vidas
- (cin) wiv -- ni vidas
Ĉar verboj en Kotava havas personajn finaĵojn oni povas ellasi la personpronomojn.
Kazoj
[redakti | redakti fonton]En Kotava por esprimi kazojn oni ĉefe uzas partikulojn.
Akuzativo
[redakti | redakti fonton]La akuzativa kazo formiĝas per la partikulo va
- (min) va welfa wit - ni vidas oceanon
Genitivo
[redakti | redakti fonton]La genetiva kazo formiĝas per la partikulo ke
- mona ke Boris - domo de Boriso
- neva ke Sam - libro de Semo
Dativo
[redakti | redakti fonton]Por formi la dativan kazon oni uzas la partikulon pu
- (rin) va neva pu jin zilil -- Vi donas al mi libron.
Instrumentalo
[redakti | redakti fonton]En Kotava estas du formoj de instrumentala kazo, la unua formo kvalifikas la instrumenton per kiu fariĝas la ago:
- (in) kan ogalt suter -- li skribas per krajono.
Kaj la dua formo kvalifikas la aganton kiu faras la agon:
- neva belina gan jin -- la libro kiun mi legas
Ekzemplo de teksto en Kotava
[redakti | redakti fonton]La eta princo (Antoine de Saint-Exupéry). Ĉapitro 6 ( [3])
Ax ! sersikam, jin va rinafa kexafa blira abicabicon baton al vangrupé. Wetce deasera va zijnuca ke titawaltara rin abrotcion anton diyil. Jin va bata warzafa pinta, gazdon bak balemeaf viel al kosmá, viele rin pu jin ve kaliyil :
- Va titawaltara albanhá. Lanit ta da va titawaltara wit…
- Vexe min goket…
- Va tokcoba goket ?
- Goket da awalt titawer.
Rin taneon nuvelayal gevapan aze va int ve kipegayal. Ise pu jin kaliyil :
- Ware folí da deneon tí !
Keskeon. Viele tir miafiz koe Amerika, awalt, kottan sogruper, vane Franca sotitawer. Ede ko Franca tanveraston co-rolapí, va titawaltara co-rotcoké. Volfikunton Franca tir sumersafa. Vexe, moe rinafa lipinafa winta, va rova abicboron rodivimpayal. Ise va nom disukeyel kotviele djumeyel…
- Konviele, va awalt balem-san-baroyon titawes jin al wí !
Aze moimon rin loplekuyul :
- Grupel… viele kontan tir likexaf, va titawaltara albar…
- Bak viel ke balem-san-baraca kle ligabentaf tiyil ? Vexe sersikam me ve dulzeyer.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kotava.org
- Kotapedia, la lingva enciklopedio de Kotavao
- Vikipedio en Kotavao
- Langmaker.com Arkivigite je 2008-01-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Europalingua - Tekstoj en Kotavao
- Rusa Retpaĝaro pri Kotava Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Plena gramatiko de Kotavao redaktita en Esperanto
- Uzado de Kotavao tra videoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|