Dabo
Dabo | |||||
---|---|---|---|---|---|
tre urbanizita urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Love, Peace, and Progress (amo, paco kaj progreso) | |||||
Administrado | |||||
Lando | Filipinoj | ||||
Regiono | Daba Regiono | ||||
Provinco | Suda Dabo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 8000 | ||||
Telefonkodo | 82 | ||||
Retpaĝaro | www.davaocity.gov.ph | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Sara Duterte Carpio | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1,363,337[1] | ||||
Loĝdenso | 558 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 07°04′20″N 125°36′25″O / 7.07222°N, 125.60694°O (mapo) Koordinatoj: 07°04′20″N 125°36′25″O / 7.07222°N, 125.60694°O (mapo) | ||||
Alto | 22 m | ||||
Areo | 2.443,61 km² | ||||
Horzono | UTC+8 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Davao City [+] | |||||
Dabo (cebue kaj tagale: Dabaw; hispane: Dávao) estas grava urbo de la Filipinoj. Ĝi okupas la nordan parton de la provinco Suda Dabo, sed estas administre memstara.
Dabo estas la ĉefurbo de la filipina regiono Dabo kaj la fakta ĉefurbo de insulo Mindanao, kvankam tian titolon ĝi jure ne posedas. Panabo apartenas al urbaro de Dabo.
Kun areo de pli ol 2.400 km² ĝi estas la plej ampleksa urbo de la lando kaj unu el la plej ampleksaj de la mondo. Ĝi konsistas el 184 kvartaloj (baranggay). 40 el ili ne havas propran nomon, sed nur numeron (de 1 al 40).
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La lingvo precipe uzata estas la cebua, en kiu la urbo nomiĝas Dakbayan sa Dabaw. Oni uzas ankaŭ la tagalogan, la anglan kaj aliajn filipinajn lingvojn. La miksa lingvaĵo foje uzata, kiam parolantoj de la cebua kaj de la tagaloga interkomunikas, estas nomata bisalog ("bis" referencas al la familio de la bisajaj aŭ visajaj lingvoj).
Ĝemelecoj
[redakti | redakti fonton]Dabo oficiale havas ok ĝemelecojn kun aliaj urboj kaj unu urban amikecon. La ĝemelaj urboj estas:
- Keelung en Tajvano
- Koror en Palaŭo
- Manado en Indonezio
- Manilo en Filipinoj
- Nanning en Popola Respubliko Ĉinio
- Tacoma en Usono
- San Juan (Filipinoj) en Filipinoj
- Vladivostoko en Rusio
Urba amikeco ekzistas inter Dabo kaj Uijeongbu en Suda Koreio.