Kroata kunao
Kunao | |
---|---|
eksvaluto • valuto | |
Ŝtato: | Kroatio |
Subdivido: | 100 lipaoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | HRK |
Mallongigo: | kn |
Ŝanĝokurzo | 1 Eŭro = 7,53450 HRK |
La kroata kunao (kroate kuna, laŭ la sama vorto por la besto marteso) estis la valuto de Kroatio. 1 kunao egalas al 100 lipaoj (kroate lipa por la arbo tilio). La internacia valuta kodo estas HRK, sed en Kroatio plej ofte uziĝas la mallongigo kn.
La kunao estis stabila valuto, la inflacia kvoto ekde la enkonduko de la valuto dum la jaro 1994 estas pli-malpli 3 procentoj ĉiujare.
Ekzistis moneroj an valoro de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 lipaoj plus 1, 2 kaj 5 kunaoj.
Monbiletoj haveblis en valoro de 5, 10, 20, 50, 100, 200, 500 kaj 1.000 kunaoj.
La kroata valuto estis internacie konvertebla.
-
monbileto de 10 kunaoj (2007)
Historio de la kunao
[redakti | redakti fonton]La nomo devenas de la mezepoka kutimo uzi felojn de martesoj kiel interpagilo en komerco, kaj la pago de impostoj en formo de feloj en la kroatiaj provincoj Slavonio kaj la marborda regiono. Bildoj de martesoj troveblas de la komenco de la 13-a ĝis la fino de la 14-a jarcento sur la tiutempaj kroataj Banovci-moneroj. La regiono Slavonio ankoraŭ hodiaŭ havas bildon de marteso en sia blazono (vidu ankaŭ la paĝon pri la blazono de Kroatio).
La valuto jam estis la oficiala pagilo en la sendependa ŝtato Kroatio dum la Dua Mondmilito.
Dum la jaro 1994 ĝi sekvis la transiran valuton kroata dinaro, kiu estis enkondutita dum la jaro 1991 post la ŝtata sendependiĝo de Kroatio kaj funkciis dum tri jaroj. La modernaj kroataj monbiletoj cetere produktiĝis en Germanio de la firmao Giesecke & Devrient kaj en sia dezajno iom similis al la monbiletoj de la Germana marko, kiuj cirkulis ĝis la jaro 2001. En julio 2020, Kroatio petis membriĝon al la eŭrozono. Intertraktado daŭris ĝis 2022. La 1-an de januaro 2023, Kroatio aliĝis al la eŭrozono kaj alprenis la eŭron kiel ĝian valuton (EUR 1 = HRK 7,53450).
Priskribo de la monbiletoj
[redakti | redakti fonton]- 5 kunaoj: antaŭa flanko Petar Zrinski kaj Fran Krsto Frankopan, malantaŭa flanko kastelo Varaždin
- 10 kunaoj: antaŭa flanko Juraj Dobrila, malantaŭa flanko amfiteatro de Pula
- 20 Kuna antaŭa flanko Josip Jelačić, malantaŭa flanko kastelo de la grafo Eltz en Vukovar
- 50 kunaoj: antaŭa flanko Ivan Gundulić, malantaŭa flanko panoramo de la fortikaĵaj mutoj kaj la historia urbocentro de Dubrovnik
- 100 kunaoj: antaŭa flanko Ivan Mažuranić, malantaŭa flanko preĝejo Sankta Vida en Rijeka
- 200 kunaoj: antaŭa flanko Stjepan Radić, malantaŭa flanko eksa komandejo Osijek
- 500 kunaoj: antaŭa flanko Marko Marulić, malantaŭa flanko palaco de Diokleciano, Split
- 1000 kunaoj: antaŭa flanko Ante Starčević, malantaŭa flanko rajdista monumento de reĝo Tomislav, katedralo de Zagrebo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- valuta konvertilo
- bildoj de la kroataj dinaraj kaj kunaaj monbiletoj (paĝoj anglalingvaj)
- bildoj de la monbiletoj (paĝoj kroataj) Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- bildoj de la moneroj (paĝoj kroataj) Arkivigite je 2012-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
- bildoj de la monbiletoj kaj trimensiaj bildigoj de la moneroj sur la retaj paĝoj de la kroatia ambasadejo de Germanio (paĝoj anglalingvaj) Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Katalog suvremenog hrvatskog novca (paĝoj kroataj)
|