Tarlakurbo
Tarlakurbo | |||
---|---|---|---|
component city (en) urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2300 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 385 398 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 403 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 29′ N, 120° 35′ O (mapo)15.486944444444120.59Koordinatoj: 15° 29′ N, 120° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 61 m [+] | ||
Areo | 274,66 km² (27 466 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tarlac City [+] | |||
Tarlakurbo - tagaloge Lungsod ng Tarlac - estas duaklasa urbego kaj katolika diocezo en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, kie estas ĉefurbo de provinco Tarlako.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 342 493 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 2300
- telefonkodo: +63 (0)45
- Supermara alteco: 52 m
- Areo: 274,66 km²
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tarlakurbo kuŝas sur ebenaĵo laŭ la samnoma rivero Tarlac (Tarlako) en centro de la provinco [1]. Mabalacat troviĝas 30, Angeles 36, Kezonurbo 100, Manilo 107 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Tarlakurbo estis fondita en 1788. La komunumo travivis okupadon de la japanoj (1942-1945). Ĝi atingis la internacian klasifikon grandurbo laŭ nombro de loĝantaro en la 1960-aj jaroj, sed laŭ la filipina klasifikado ĝi urbiĝis poste en 1998.
Eklezioj kaj eduko
[redakti | redakti fonton]En Tarlakurbo la kristanismo dominas (73%). La plimulto de kristanoj estas katolikoj, aliaj apartenas al la protestantoj. La islamanoj apartenas al la ne-kristanoj. En la urbego universitato funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Du ĉefvojoj kuras el nordo al Manilo, la unua preteriras, la alia trairas la urbegon. Estas ankaŭ traira vojo el oriento al okcidento, ĝuste ĉe Tarlakurbo estas ponto interliganta ambaŭ vojpartojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Tarlakurbo estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas pli ol 1000 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas plej ofte. La temperaturo varias inter 23-33 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
- monumentoj
- ĉiujara festivalo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- [3]
-
Merkato
-
Universitata konstruaĵo
-
Monumento
-
Monumento
-
Vendejego
-
Preĝejo