Wadowice
Wadowice | |||||
Blazono | |||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Wadowic | ||||
Provinco | Malgrandopolio | ||||
Distrikto | Distrikto Wadowice | ||||
Komunumo | Komunumo Wadowice | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Fondita en | 10-a jarcento? | ||||
Urborajtoj | 1430 | ||||
Koordinatoj | 49° 53′ N, 19° 30′ O (mapo)49.88333333333319.5Koordinatoj: 49° 53′ N, 19° 30′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 450 ... 555 m | ||||
Areo | 12,98 km² | ||||
Loĝantaro | 19149 (en 2007) | ||||
Loĝdenso | 2 000,8 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 34-100 | ||||
Telefona antaŭkodo | 33 | ||||
Aŭtokodo | KWA | ||||
TERYT | 2121618094 | ||||
Estro | Mateusz Klinowski | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Nomo de estraro | Rada Miasta w Wadowicach | ||||
Adreso de estraro | pl. Jana Pawła II 23 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 34-100 | ||||
Telefono de estraro | 33 873-18-11 | ||||
Fakso de estraro | 33 873-18-15 | ||||
Poŝto de estraro | um@wadowice.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Italio) Canale d'Agordo (Italio) Carpineta Romano (Germanio) Marktl (Italio) Pietrelcina (Italio) San Giovanni Rotondo | ||||
Komunuma retejo | http://www.wadowice.pl | ||||
Wadowice [vadoVIce] estas urbo en Pollando, la unuan fojon menciita en 1327.
Ĝi situas inter Krakovo kaj Cieszyn/Teŝino, estas ĉefurbo de samnoma distrikto (powiat) distrikto Wadowice kaj apartenas al provinco Malgrandopolio (Małopolskie). Ĝin trapasas pola landvojo n-ro 28 kaj n-ro 52, krome la fervoja linio de Bielsko-Biała. Fine de la 18-a jarcento la urbo rapide evoluis, danke al konstruo de vojo inter Lvovo kaj Vieno. Nuntempe estas grava pilgrimejo kiel familia urbo de la papo Johano Paŭlo la 2-a kun ties biografia muzeo kaj relikvo - la zono trapafita de kuglo, kaj relikvoj de Patro Pio kaj Maksimiliano Kolbe. Ĝia loĝantaro estas proksimume 20000.
La papo trifoje vizitis sian naskiĝurbon: unuafoje en Pola Popola Respubliko en 1979 salutis lin homamaso, malgraŭ komunista malpermeso forlasi siajn laborpostenojn, en 1991 kaj dum la plej fama pilgrimo en 1999, kiam rememoris sian infanecon, kie "Ĉi tie en ĉi tiu urbo Wadowice ĉio komenciĝis. Kaj la vivo komenciĝis, kaj la lernejo komenciĝis, kaj la studado komenciĝis, kaj la sacerdoteco komenciĝis".
Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]Dum la Dua Mondmilito la urbo estis sub germana okupdo. Administracie enkorpigita al Tria Regno.
16.03. Popola Armeo senarmigis germanajn doganistojn
20.11. Grupo de partizanoj, probable Pola Enlanda Armeo, atakis distriktan kason en Wadowice akirante 83 mil markojn
Famaj naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Johano Paŭlo la 2-a, pola papo
- Jerzy Kluger, juda amiko de la papo
- Rafał Kalinowski, pola sanktulo, partoprenanto de januara ribelo
- Ada Sari, pola kantistino (soprano) kaj aktorino
- Marcin Wadowita, pola teologo kaj verkisto
- Berta Lask, feministino kaj verkistino
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Monumento al Johano Paŭlo la 2-a en Wadowice, starigita en 2006
- Katina kruco en Wadowice, malkovrita la 22-an de aprilo 2010
- Monumento memoriganta 100-jariĝon de skoltismo en Pollando malkovrita la 18-an de septembro 2010
- Monumento de nekonata soldato en Wadowice
- Monumento al soldatoj de la 12-a regimento de infanterio
- Monumento al Emil Zegadłowicz
- Monumento al murditaj instruistoj
Partneraj urboj kaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]- Canale d'Agordo, Italio
- Carpineto Romano, Italio
- Kecskemét, Hungario
- Marktl, Germanio
- Pietrelcina, Italio
- San Giovanni Rotondo, Italio
- Asizo, Italio
- Sona, Italio