Berta Lask
Berta Lask | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Berta Lask | |||||
Naskiĝo | 17-an de novembro 1878 en Wadowice | ||||
Morto | 28-an de marto 1967 (88-jaraĝa) en Orienta Berlino | ||||
Tombo | Zentralfriedhof Friedrichsfelde (en) vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Demokratia Respubliko Aŭstrio-Hungario vd | ||||
Partio | Socialista Unueca Partio de Germanio Komunista Partio de Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Emil Lask (mul) vd | ||||
Edz(in)o | Louis Jacobsohn-Lask (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Gerhard Wieland vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto vd | ||||
Aktiva en | Sebastopolo • Moskvo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Berta LASK (pseŭdonimo: Gerhard Wieland; naskiĝinta la 17-an de novembro 1878 en Wadowice, mortinta la 28-an de marto 1957 en Berlino) estis germana literaturistino. En 1917 ŝi la kunvenojn de sur Kastelo Lauenstein.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filino de paperfabrikestro en Pomerio ŝi frekventis superan porknabinan lernejon sed ne rajtis studentiĝi pro la patrina malvolo. Sekva nekontenteco protestuligis ŝin kontraŭ la tiama feminisma movado. En la rondo de sia frato Emil Lask (filozofo kaj konato de György Lukács) ŝi bone konatiĝis kun intelektaj modoj. Post edziniĝo venis ŝi Berlinon kie malbone impresis ŝin la malriĉeco de laboristoj. En 1912 estiĝis ŝia unua (nepublikigita) literaturaĵo Auf dem Hinterhof, vier Treppen links; en 1919 kaj 1921 sekvis (influite de la Unua mondmilito dum kiu falis ankaŭ frato ŝia) la poeziaj kolektoj Stimmen kaj Rufe aus dem Dunkel, kiuj proksimis al la agadista ekspresionismo ĉirkaŭ Kurt Hiller kaj ties jarlibro "Ziel".
En 1923 aniĝis ŝi ĉe Komunista Partio de Germanio (KPD) dediĉonte sin al strikte partikonforma klasbatala literaturo. Tri teatraĵoj - Thomas Münzer. Dramatisches Gemälde des Deutschen Bauernkrieges von 1525 (1925), Leuna 1921. Drama der Tatsachen (1926), Giftgasnebel über Sowjetrußland. Revue-Drama in 35 Scenen (1927) igis ŝin la plejpridiskutata verkistino de la proletara-revolucia teatro. Ĉiujn tri dramojn tuj cenzuristoj malpermesis: surscenigoj ne eblis kaj plurfoje minacis ŝin procesoj pro ŝtatperfido. Komence de marto 1933 la nazioj arestis Lask, kiuj estis gvidanta membro de la Ligo de proletaraj-revoluciaj verkistoj (BPRS). Post liberiĝo fine de junio 1933 ŝi elmigris Sovetion tra Ĉeĥoslovakujo, en landon kiun ŝi jam en la 1925-a jaro estis vizitinta. Vivis ŝi ĝis 1936 en Moskvo, poste ĝis 1940 en Sevastopolo, inter 1941 kaj 1933 en Arĥangelsko kaj poste ĝis 1953 ree en la sovetia ĉefurbo. Samjare ŝi reiris al Orienta Berlino, kie oni aljuĝis al ŝi i.a. la Patrolandan meritordenon. Aperis en 1955 la membiografia romantrilogio Stille und Sturm postspurante la longan kaj malfacilan vojon de virino el burĝa klaso ĉe la flanko de la komunisma laborista movado inter 1875 kaj 1933. Krome, dum ŝiaj lastaj vivojaroj estis publikigitaj porinfanaj historioj (Otto und Else, 1956), kio rekondukis ŝin al libroj el la 1920-aj jaroj (Wie Franz und Grete naĉ Rußland reisten, 1926).
Graveco
[redakti | redakti fonton]Literaturhistorie ŝi nur inter 1925 kaj 1933 gravas. Ŝiaj liriko, publicistado kaj rakonta prozo neniam transpaŝas la ĝenerale konatajn aferojn ene de la samsintena literaturaro. Inverse kreis ŝi per amasdramoj (antaŭ ĉio Leŭna 1921, kiu bildigas la martaj bataloj de 1921 el la vidpunkto de KPD) novan tipon de operacia reportada teatraĵo: ĝi reprenis elementojn de agitpropo-revuo, de laborista-paroladkoruso kaj de sceneja-dokumentada raportaĵo (kun filmaj eltiraĵoj) per kiuj estis eksperimentataj jam Erwin Piscator k.a. La celo de Lask estis veki la amasan, klasan kaj kolektivan travivaĵojn de la laboristoj[1]. Dume taksis ŝi la literaturon plena da dekadenca individualismo.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- Vaterländischer Verdienstorden der DDR in Silber und Gold (meritordonoj de GDR)
Aliaj verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Weihe der Jugend, 1922
- Mitternacht, 1923
- Der Obermenschenfresser Weltkapitalismus und die Internationale Arbeiterhilfe, 1924
- Die Befreiung, 16 Bilder aŭs dem Leben der deutschen und russischen Frauen 1914–20, 1926
- Vor dem Gewitter, 1938
Fonto
[redakti | redakti fonton]Emmeriĉ, Wolfgang: "Lask, Berta" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 13 (1982), p. 647-648
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Über die Aŭfgaben der revolutionären Dichtung", ĉe: Die Front, 8/1929)