Villanueva del Campillo
Villanueva del Campillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05591 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 105 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 35′ N, 5° 11′ U (mapo)40.578333333333-5.18Koordinatoj: 40° 35′ N, 5° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 449 m [+] | ||
Areo | 46 km² (4 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villanueva del Campillo [+] | |||
Villanueva del Campillo [BiljaNŬEba delkamPIljo] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Villanueva del Campillo estas komprenebla etimologie kiel Nova Urbo de la Kampeto.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 107 loĝantojn. Ĝi perdis 950 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 53 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Bonilla de la Sierra, Cabezas del Villar, Vadillo de la Sierra, Casas del Puerto de Villatoro kaj Villatoro. La municipo estas sur la Montaro de Avilo, en la nordokcidenta parto de la Centra Sistemo, okupante ĉefe la supra baseno de la rivero Gamo, kiu enfluas en Tormes, kiu siavice enfluos en Doŭro. La plej altaj pintoj estas Cerro de Prado Redondo (1635 m) kaj Cerro de Cabeza Mesá (1548 m]; la plej malalta zono estas je 1300 m, norde. La loĝloko estas sur 1450 msm. En la teritorio ekfluas krom la rivero Gamo ankaŭ la rivero Margañán.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵo de loĝado en prahistoria epoko, nome "verraco" [beRAko] de Vetonoj, el plej grandaj de la areo. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).