Tijuana
Tijuana | |||||
---|---|---|---|---|---|
city in Mexico (en) loĝlokoj de Meksiko urbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 22000–22699 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 964 788 (2019) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 084 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 32′ N, 117° 2′ U (mapo)32.536447-117.037155Koordinatoj: 32° 32′ N, 117° 2′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 20 m [+] | ||||
Areo | 637 km² (63 700 ha) [+] | ||||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tijuana [+] | |||||
Tijuana [tihuana] estas urbo, limpasejo al Usono kaj mara banloko en la meksika subŝtato Baja California en Meksiko. En la subŝtato ĝi estas la plej granda urbo kaj samtempe la administra ĉefurbo de la samnoma komunumo Tijuana
Tijuana laŭ popola etimologio estus mallongigo de "Tía Juana" (Onklino Johanino, en la hispana) kiu estus virino kiu posedus bienon aŭ gastejon tie.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 32° 32′ 05″ N 117° 02′ 37″ U / 32.53472 °N, 117.04361 °U (mapo)
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 0–20 m
- Loĝantaro: 1 483 992[kiam?]
- Poŝtkodo: 22000
- Telefonprefikso: 664
- Horzono: UTC-8
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej frue indianoj vivis tie. Eŭropanoj (nome hispanoj) alvenis en 1542. En 1848 rezulte de la Meksika-Usona milito Usono akiris la ĉirkaŭaĵon kaj ĉe Tijuana estiĝis la nova limo. En 1889 la urbo fondiĝis. Pli frue estis tie nur farmoj kaj paŝtejoj. La nova urbo prosperis pro la turistoj kaj pro la limpasejo. En la 1920-aj jaroj usonanoj amase alvenadis por drinkadi, sed ankaŭ kazinoj funkciis. Baldaŭe pro proksimeco de Usono Tijuana industriiĝis.
Distro
[redakti | redakti fonton]Municipa Instituto de Arto kaj Kulturo, Tijuana Vakso-Muzeo[1], Museo El Trompo, kaj El Foro, la antaŭa Jai Alai Palace kiu nun estas koncertejo, estas inter la kulturaj ejoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Tijuana havas sekan, senpluvan, subtropikan veteron jare po 235 mm pluvoj (precipe inter novembro kaj marto).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tijuana havas flughavenon. Interne aŭtobusoj trafikas. Du gravaj aŭtovojoj finiĝas en Tijuana. La limpasejo apartenas al la plej trafikaj pasejoj en la mondo.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Playas de Rosarito, Meksiko
- La Paz, Meksiko
- Ciudad Juárez, Meksiko
- Colima, Meksiko
- El Grullo, Meksiko
- Santiago Tianguistenco, Meksiko
- Tepic, Meksiko
- Cancún, Meksiko
- Culiacán, Meksiko
- Mazatlán, Meksiko
- Nuevo Laredo, Meksiko
- Morelia, Meksiko
- Durango, Meksiko
- Guaymas, Meksiko
- Apodaca, Meksiko
- Ensenada, Meksiko
- Rosarito, Meksiko
- Havano, Kubo
- Pekino, Ĉinio
- Panjin, Ĉinio
- Busan, Sud-Koreio
- Słubice, Pollando
- Zaragoza, Hispanio
- Bilbao, Hispanio
- Peruo: Huaral, Peruo
- Aŭstralio: Bunbury, Aŭstralio
- Aŭstralio: Forster, Aŭstralio
- Hungario: Miskolc, Hungario
- Italio: Foggia, Italio
- Italio: Siracusa, Italio
- Venezuelo: Barinas, Venezuelo
- Kolombio: Tuluá, Kolumbio
- Senegalo: Touba, Senegalo
- Caldwell, Idaho Usono
- Chula Vista, Kalifornio Usono
- Laredo, Teksaso Usono
- San Diego, Kalifornio Usono
- Modesto, Kalifornio Usono
- Seattle, Usono
- Vancouver, Kanado
- Cayey, Puerto Rico
- Corrientes, Argentino
- Paraná, Brazilo
- Toulouse, Francio
- Nagasaki, Japanio
- Essex, Anglio
- Istanbulo, Turkio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wax Museum Tijuana (2008-05-14). Alirita 2022-05-11.