Tawau
Tawau | |||
---|---|---|---|
urbo urbego setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 91000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 113 809 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 2 036 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 4° 18′ N, 117° 53′ O (mapo)4.29806117.88306Koordinatoj: 4° 18′ N, 117° 53′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 8 m [+] | ||
Areo | 55,9 km² (5 590 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tawau [+] | |||
Tawau, ĉine 斗湖, tamile தவாவ் (pli frue Tawao) estas marhavena kaj universitata urbego en Malajzio, en subŝtato Sabaho. La urbego estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 113,809 (en 2010)
- Areo: 56 km²
- Supermara alteco: 8 m
- Horzono: UTC + 8 (ankaŭ somere)
- Telefonkodo: 089
- Poŝtkodo: 91000
- Aŭtokodo: St
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tawau situas en orienta parto de la lando laŭ la maro. Kinabalu (urbo) troviĝas 279, Kuala-Lumpuro 1804 km [1]. Preskaŭ 70% de la areo ĉirkaŭanta Tawau estas aŭ montetoj aŭ montoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ fondo de Tawau la regiono estis temo de disputo inter la britoj kaj nederlandanoj. En 1893 la unua brita komerca ŝipo velis en Tawau, markante la malfermon de la havenurbo. En 1898 la britoj fondis havenurbeton en Tawau. En 1944 Usono bombardis Tawau detruante ĝin al la grundo. La urbego estis rekonstruita post la milito. La loko estis konflikto inter Indonezio kaj Malajzio de 1963 ĝis 1966, eĉ Tawau estis bombita dufoje fare de Indonezio. En junio 1965 la indonezia invado estis forpuŝita per bombado fare de Aŭstralio. En 1982 Tawau ricevis municipan statuson.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Aktuale en 1993 ekzistis kelkaj segejoj kaj similaj uzinoj. Post jaroj la haveno estis motoro de la evoluo. La ĉefa krusmaterialo estas la ligno. En la ĉirkaŭaĵo oni okupiĝas ankaŭ pri spicoj, kakaoj, kokosoj, kaŭĉukoj kaj tabakoj. En la urbego oni prilaboraj kakaojn, palmoleojn. Gravas ankaŭ la fiŝkaptado.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tawau havas flughavenon, maran havenon kaj trairan ĉefvojon. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Tawau havas tropikan klimaton. La jara averaĝa temperaturo estas 26,5 °C. Jare pluvas 1763 mm.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- [2]
-
Juĝejo
-
Kirko
-
Katolika kirko
-
Templo
-
Biblioteko
-
Universitato
-
Domoj en Tawau