Saŭruracoj
Saŭruracoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Houttuynia cordata (folioj kaj floraro)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
saŭruro Saururus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La saŭruracoj (latine Saururaceae) estas planta familio el angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo piperaloj (Piperales). Ĝi enhavas 4 genrojn kaj 7 speciojn[1],[2] disvastigitajn en la norda modera zono (holarktiso). Ĝia tipa genro estas saŭruro.
Priskribo kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Vegetativaj karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]Temas pri dujaraj ĝis multjaraj , herbaj plantoj. Ili formas rizomoj kiel travintra organo aŭ stolonoj. La tigoj estas dividita.
La simplaj, alternestarantaj, spirale aŭ duvice starantaj folioj estas dividitaj en petioloj kaj foliplatoj, karecaj kaj aramaj. La simpla foliplato estas plej ofte oblongaj aŭ ovformaj kaj je la bazo korformaj aŭ rondigita. Ili ne havas paralelan nervuron. La stomoj estas ciklocitaj. Ekzistas stipuloj, kiuj plej ofte estas kunkreskintaj kun la petioloj.
Generativaj karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]La floroj kune staras en finestarantaj grapolaj aŭ spikaj floraroj. Por allogi la polenigantojn ekzistas ofte brakteoj.
La etaj floroj estas radiosimetriaj kaj seksaj. Involukroj mankas. Ekzistas unu ĝis tri cirkloj da po tri ĝis kvar fekundaj stamenoj kaj tri ĝis kvin epiginaj karpeloj. Andreceo kaj gineceo estas laŭlonge aŭ nur je la bazo kunkreskintaj. . La mplej ofte kvar aŭ malofte kvin plej ofte epiginaj kaj nur ĉe Anemopsis hipoginaj karpeloj. Ili estas liberaj aŭ parte ĝis komplete unukamera ovario kunkreskontaj. La tri ĝis kvin pistiloj finiĝas en stigmo. Formiĝas pli aŭ malpli malprofundaj karnecaj fonikloj aŭ kapsulfruktoj. La plantoj de la genro Saururus formas fruktarojn. La semoj enhavas nur malmulte da endospermo kaj multe da amelriĉa perispermo. La embrio estas nur rudimenta kaj eta ĉe la semmaturiĝo.
Enhavosubstancoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj specioj havas cianidino kaj la flavonoidoj kaempferolo kaj kverketino. Ili ankaŭ enhavas esencaj ŝtofoj kaj akumuliĝas kalcioksalato en kristaloj.
Disvastigo
[redakti | redakti fonton]La disvastigo estas la holarktiso de la moderaj ĝis la tropikaj zonoj en la okcidenta Azio, en suda Usono kaj en Meksiko.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (1 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[3]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Piperales Bercht. & J.Presl - piperaloj
- Saururaceae Rich. ex T.Lestib. - saŭruracoj
- Anemopsis Hook. & Arn. - anemopso
- Gymnotheca Decne. - gimnoteko
- Houttuynia Thunb. - hutujnio
- Saururus L. - saŭruro
- Saururaceae Rich. ex T.Lestib. - saŭruracoj
- Piperales Bercht. & J.Presl - piperaloj
- Anemopsis HOOK. & ARN.: nur unu specio:
- Kalifornia anemopso (Anemopsis californica (NUTT.) HOOK. & Arn.): Ĝi kreskas sur malseka, baza, sala kreskejoj kaj marbordaj marĉoj en altecoj de 0 ĝis 2000 m de la okcidenta Usono ĝis la norda Meksiko.
- Gymnotheca DECNE.: nur du specioj:
- Gymnotheca involucrata S.J.PEI: Ĝi kreskas ĉe stratrandoj kaj ĉe malsekaj lokoj en arbaroj en alteco inter 700 kaj 1000 metrojn en suda Siĉuano.[4]
- Gymnotheca chinensis Decne.: el norda Vjetnamio kaj Ĉinio, en la ĉinaj provincoj Gŭangdongo, Gŭangŝjio, Gŭiĝoŭo, Hubejo, Hunano, Siĉuano kaj Junano ĝi kreskasapud la riveroj kaj en valoj en alteco de 100 ĝis 2000 metrojn.[4]
- Houttuynia THUNB.: nur unu specio:
- Houttuynia cordata THUNB.: ĝia triviala nomo estas „ĥameleona planto“. la nomo rilatas al diverskoloraj folioj. Ĝi estas la sole kultivata kulturplanto el genro kiu estas kultivata en Eŭropo. el Japanio, Tajvano, Ĉinio, Javo kaj Himalajo. En ĝiaj hejmregionoj ĝi estas unu el la plej gravaj spicoplantoj en multnombraj kultivaroj kiuj estas kultivataj.
- Saŭruro (Saururus L.: nur du specioj:
- Amerika saŭruro (Saururus cernuus L.: marĉplanto el la orienta Nordameriko. Ĝi estas uzata kiel akvaria planto. En Norditalio ĝi estas invada planto.
- ĉinia saŭruro (Saururus chinensis (LOUR.) BAILL.): de Hindio, Koreio, Vjetnamio, Ĉinio, Tajvano, Japanio (inklude de la Rjukju-insuloj) ĝis Filipinoj.
Utiligado
[redakti | redakti fonton]De Houttuynia cordata oni povas manĝi la fruktojn, foliojn kaj la subrundajn plantpartojn. La efikoj estis esploritaj. La drogo de Houttuynia cordata (japana: „segiun“ = „nova energio en la rivero“) el la folioj helpas kontraŭ ŝvelaĵoj.
Saururus cernuus estas akvaria planto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Die Familie der Saururaceae bei der APWebsite. * Die Familie der Saururaceae bei DELTA von L. Watson & M. J. Dallwitz. Arkivigite je 2007-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- George F. Buddell II & John W. Thieret: Saururaceae in der Flora of North America, Volume 3: Online. * Nianhe Xia, Anthony R. Brach: Saururaceae., S. 108 - textgleich online wie gedrucktes Werk, Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of Ĉinio. Volume 4: Cycadaceae through Fagaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 1999. ISBN 0-915279-70-3 * Eckehart J. Jäger, Friedrich Ebel, Peter Hanelt, Gerd K. Müller: Exkursionsflora von Deutschland. Band 5. Krautige Zier- und Nutzpflanzen. Spektrum Akademischer Verlag. Berlin, Heidelberg 2008. ISBN 978-3-8274-0918-8