Oponice
Oponice | |
hungare: Appony | |
municipo | |
Oponice
| |
|
|
Oficiala nomo: Oponice | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Topoľčany |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Montaro | Tribeč |
Situo | Oponice |
- alteco | 169 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 28′ 00″ N 18° 09′ 00″ O / 48.46667 °N, 18.15000 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 503 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 152 m s. m. |
Areo | 12,296572 km² (1 229,66 ha) |
Loĝantaro | 902 (31.12.2010) |
Denseco | 73,35 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1218 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 956 14 |
Telefona antaŭkodo | +421-38 |
Aŭtokodoj | TO |
ISO 3166-2 | 505285 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
Vikimedia Komunejo: Oponice | |
Retpaĝo: www.oponice.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Oponice (hungare Appony [aponj]) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany.
Situo
[redakti | redakti fonton]Oponice situas sur deklivoj sub monto 829 m alta, laŭ traira flankovojo, Nitra (rivero) preterfluas. Topoľčany troviĝas 14 km.
Nomŝanĝoj de Oponice
[redakti | redakti fonton]- Oponu (1244)
- Opon (1244, 1336, 1395)
- Apon (1268, 1326, 1416, 1515)
- Oponh (1300)
- Appony (1408)
- Naghapon (1570)
- Opponicze (1773)
- Nagy–Appony (1773)
- Apponitz (1773)
- Opponicze (1773)
- Apony, Opponicze, Nagy–Apony (1786)
- Kis–Apony, Nagy–Apony (1808)
- Malé Opoňice, Welké Opoňice (1808)
- Kisappony, Nagyappony (1863, 1873–1877, 1882, 1888, 1892–1913)
- Oponice, Aponice (1920)
- Oponice (1927)
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj ferepoko. Antaŭ la hungaroj slavoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1244. Frato de Mateo Csák konstruis burgon en la 13-a jarcento. En 1396 la vilaĝo ricevis rajton pri bazarado semajne po 1, dume la loko estis devenloko de familio "Apponyi". Fine de la 16-a jarcento la turkoj parte bruldetruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Appony 716 homoj, (621 slovakoj, 78 hungaroj, 15 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Topoľčany, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Oponice 878 homoj, (873 slovakoj, 3 hungaroj, 2 ĉeĥoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ruinoj de la burgo
- renesanca kastelo el la 16-a jarcento kun biblioteko de Apponyi, en 1846 pligrandiĝis