Natria aluminiato
Natria aluminiato | ||
Kristala strukturo de la Natria aluminiato | ||
3D Kemia strukturo de la Natria aluminiato | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 1302-42-7 | |
ChemSpider kodo | 14083 | |
PubChem-kodo | 14766 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka aŭ klarflaveca pulvoro, higroskopa kaj senodora | |
Molmaso | 81,961136 g mol−1 | |
Denseco | 1,5 g/cm3 | |
Refrakta indico | 1,566 | |
Fandopunkto | 1,650 °C (3,000 ℉; 1,920 K) | |
Solvebleco | Akvo:solvebla | |
Solvebleco | Etanolo:solvebla | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R36/37/38 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H314 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P338[2] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria aluminiato, aluminiato de natrio aŭ NaAlO2 estas grava komerca neorganika kemia kombinaĵo, efektiva fonto de aluminia hidroksido por multaj industriaj kaj teknikaj aplikoj. Pure anhidra natria aluminiato estas blanka kristaleca solido posedanta formulon varie donata kiel NaAlO2, NaAl(OH)2, Na2O.Al2O3 aŭ NaAl2O4. Komerca natria aluminiato disponeblas kiel solvaĵo aŭ solide.
Aliaj rilataj kombinaĵoj, kelkfoje nomataj natriaj aluminatoj, preparatas per reakcio de Na2O kaj Al2O3 estas Na5AlO4, kiu enhavas diskretajn anjonojn AlO45−, Na7Al3O8 kaj Na17Al15O16, kiuj enhavas kompleksajn polimerajn anjonojn, kaj NaAl11O17, antaŭe erare kreditata kiel β-alumino, alia formo de aluminia oksido.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]Anhidra natria aluminiato posedas tridimensiajn strukturon el angulo ligita al kvaredra AlO4. La hidrata formo NaAlO2 . 5/4H2O posedas tavolojn el kvaredra AlO4 kunigitajn al ringoj kaj la tavoloj estas kune konservitaj per natriaj anjonoj kaj akvomolekuloj ligitaj de hidrogeno al oksigenatomoj en la kvaredra AlO4.
Produktado
[redakti | redakti fonton]Natria aluminiato manufakturiĝas per dissolvo de metala aluminio aŭ aluminia hidroksido en solvaĵo de kaŭstika sodo. Gibbsito aŭ aluminia hidroksido povas dissolviĝi en 20%-25% akvosolvaĵo de natria hidroksido sub temperaturo proksima de la bolpunkto. La uzo de pli koncentrita solvaĵoj de natria hidroksido rezultas en duonsolida produkto.
La procezo devas okazi en vaporvarmigitaj ujoj el nikelo aŭ ŝtalo, kaj la aluminia hidroksido devas boli per proksimume 50% da akva kaŭstika sodo ĝis pulpo-formado. La fina miksaĵo devas elŝargiĝi en tankon kaj malvarmiĝi. Solida maso enhavanta ĉirkaŭ 70% da NaAlO2 estiĝas. Post komplete muelita, la produkto estas senhidratigita en rotacia forno. La rezulta produkto enhavas 90% da NaAlO2 kaj 1% da akvo, kune kun 1% da libera NaOH.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]Natria aluminiato estiĝas pere de reakcio inter akvosolvaĵo de natria hidroksido kaj metala aluminio:
aŭ pere de natria oksido kun aluminia trioksido sub alta temperaturo:
Natria karbonato ankaŭ reakcias kun alumino por esti natrian aluminiaton:
Natria aluminiato estiĝas pere de dissolvado de natria hidroksido kaj aluminio fandita:
Natria aluminiato senhidratiĝas sub alta temperaturo:
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]Natria aluminiato rapide reakcias kun varma akvo:
En alkala medio ĝi reakcias kun akvo por esti kvarhidroksoaluminiato de natrio:
Ĝi malkomponiĝas per diluitaj acidoj al ĝiaj respektivaj saloj:
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemical Book
- NIST National Institute of Standards and Technology
- Common Chemistry
- ChemNet
- GuideChem
- Chemistry Reference[rompita ligilo]
- Chembase.cn[rompita ligilo]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Anderson Chemical Company[rompita ligilo]
- ↑ Merck
|