Kolaĝo
Aspekto
Kolaĝo aŭ kungluaĵo estas artaĵo ricevita per kombino de ŝiritaj, rompitaj aŭ eltranĉitaj pecoj el diversaj materialoj (papero, ŝtofo, lado, ktp.), kun diversaj formoj kaj koloroj, libere aranĝitaj kaj algluitaj, aŭ alimaniere alfiksitaj, sur iu bazo.
Tiu tekniko iĝis populara sekvante la verkojn de la kubistoj, precipe Georges Braque kaj Pablo Picasso. La tekniko ankaŭ estis ofte uzita fare de la dadaistoj kaj similaj artistoj (Max Ernst kaj Kurt Schwitters).
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Frue kolaĝo de Juan Gris (1887-1927), el 1914
-
Kolaĝo, laboro de 14-jara lernantino
-
Gris: Oleo kaj algluaĵo
-
Kolaĝo kun fotokolaĝa tekniko
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Evgeni Georgiev: LUKSEMBURGO: Strebo al la efika figuro el Monato (gazeto) (2003/12, p.24)