Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia buterato aŭ butanato de kalio estas organika salo de buterata acido kaj kalia hidroksido, senkolora aŭ blanka solidaĵo uzata en farmakologio kaj kiel kemia reakcianto. Buteratoj okazas nature en la korpo, kaj tiu molekulo rilatas al mallongĉena kvarkarbona kombinaĵo.
Ĝi posedas multajn biologiajn proprecojn samkiel: ĝi donas pli da energio al la kolon-ĉeloj, posedas anti-kancerajn efikojn, pligrandigas la mitokondriaj aktivecoj, preventas ke la toksinoj trapasu la intesto-barieron, posedas anti-inflamajn aktivecojn, pligrandigas la sintezon de la leptino, reduktante la apetiton.