Itinero memoriga pri Bertha Benz
Bertha Benz Memorial Route | |
---|---|
oficiala indikilo: | |
lando: | Germanio |
distanco: | 194 km-oj (120 mejloj) |
loko: | ĉirkaŭ meze inter Frankfurt ĉe Majno
kaj Baden-Baden |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
regiono: | norda Badenio |
direkto: | norde-suden, sude-norden |
starto: | Mannheim |
plej fora distanco: | Pforzheim |
fino: | Mannheim |
alteco: | de 86 m ĝis 359 m super la marnivelo |
La Itinero memoriga pri Bertha Benz (origine: Bertha Benz Memorial Route) estas turisma vojo aŭ turista itinero de Germanio en la federacia lando Baden-Virtembergo [1] kaj membro de la Eŭropa Itinero de Industria Heredaĵo (angle: ERIH = European Route of Industrial Heritage)[2]. Ek de sia malfermo en 2008 ĝi ebligas sekvi la spurojn de la unua iom longa per aŭtomobila vojaĝo de la mondo en la jaro 1888.
Historio
[redakti | redakti fonton]La aŭtomobilon inventis d-ro Karl Benz en la jaro 1886 en Mannheim (Germanio) (landa patento nr-o 37435)[3][4] – sed neniu deziris aĉeti ĝin.
Komence de aŭgusto 1888[5] Bertha Benz kun siaj filoj Richard kaj Eugen, dekkvar- kaj dekkvin-jaraĝaj, veturis sen scio de sia edzo per unu el la nov-konstruitaj aŭtomobiloj, patent-motorĉaro n-ro 3, de Mannheim al Pforzheim, estante la unuaj personoj, kiuj per aŭtomobilo veturis pli foren ol nur tre mallongan distancon[6]. La distanco estis ĉirkaŭ 104 km-oj (64 mejloj). Antaŭ tiu ĉi historia veturado la vojaĝdistancoj estis nur mallongaj kaj sole provoj kun akompano de mekanikistoj[7][8].
Kvankam la kaŭzo de la vojaĝo laŭdire estis viziti la patrinon[9], Bertha Benz krome havis alian motivon: montri al sia talenta edzo – kiu neglektis adekvatan surmerkatigon de sia invento (preterlasinte pripensojn prosperigi la spitojn) – ke la aŭtomobilo povus esti finance sukcesa kiam ĝi montriĝas utila por la ĝenerala publiko.[6]
Survoje ŝi solvis plurajn problemojn. Ŝi devis trovi Ligroinon por ties uzo kiel fuelo [10], kemia purigilo (el malpeza petrola benzino), kiu estis havebla nur en apotekoj. Tiel la ankoraŭ nun ekzistanta Stadt-Apotheke (urba apoteko) en Wiesloch, urbo kelkajn kilometrojn sude de Heidelberg, fariĝis la unua benzinstacio de la mondo[11]. Forĝisto[12] en Bruchsal devis helpi ripari ĉenon. Tegaĵoj de bremsoj estis ŝanĝitaj en Bauschlott/Neulingen[13], norde de Pforzheim. Kaj Bertha Benz devis uzi sian longan rektan harpinglon por purigi la ŝtopitan fuelan tubeton kaj uzi sian ŝtrumpoligilon por izoli draton[14].
Bertha kaj ŝiaj filoj forlasis Mannheim dum tagiĝo kaj alvenis en Pforzheim iom post noktiĝo, telegrame sciiginte al Karl pri la sukcesa vojaĝo[15]. Tri tagojn poste ili revenis al Mannheim.
Laŭlonge de la vojo kelkaj personoj estis timigitaj pro la aŭtomobilo kaj la novspeca vojaĝmaniero ricevis vastan konatecon[16] – kion ŝi estis serĉinta. La veturo estis tre helpa por Karl Benz, ĉar pro la rakontoj de la edzino pri ĉio kio estis okazinta dum la vojaĝo, li kapablis enkonduki kelkajn plibonigojn – kaj ankaŭ ŝi mem faris gravajn sugestojn, kiel la enigon de aldona rapidumo por facila algrimpo sur altaĵojn[17].
Respondeca komisio
[redakti | redakti fonton]En 2007 neprofitocela iniciato, gvidata de Edgar kaj Frauke Meyer, fondis du asociojn, Bertha Benz Memorial Route e.V. kaj Bertha Benz Memorial Club e.V., rememorige al Bertha Benz kaj ŝia historia pionira ago.
La 25-an de februaro 2008 la Itinero Memoriga pri Bertha Benz oficiale estis aprobita de la germanaj ŝtataj aŭtoritatoj kiel turista aŭ pitoreska itinero, dinamika monumento de 194 km-oj da germana industria kulturo.
Itinero
[redakti | redakti fonton]Forvetura
[redakti | redakti fonton]suden, de Mannheim al Pforzheim, ĉirkaŭ 104 km-oj (64 mejloj):
Mannheim, Mannheim-Feudenheim, Ilvesheim, Ladenburg, Schriesheim, Dossenheim, Heidelberg, Leimen, Nußloch, Wiesloch, Mingolsheim, Langenbrücken, Stettfeld, Ubstadt, Bruchsal, Untergrombach, Weingarten, Karlsruhe-Grötzingen, Berghausen, Söllingen, Kleinsteinbach, Wilferdingen, Königsbach, Stein, Eisingen, Pforzheim
Revena
[redakti | redakti fonton]norden, de Pforzheim al Mannheim, ĉirkaŭ 90 km-oj (56 mejloj):
Pforzheim, Bauschlott, Bretten, Gondelsheim, Helmsheim, Heidelsheim, Bruchsal, Forst, Hambrücken, Wiesental, Kirrlach, Reilingen, Hockenheim, Talhaus, Ketsch, Schwetzingen, Mannheim-Friedrichsfeld, Mannheim-Seckenheim, Mannheim
Pejzaĝoj
[redakti | redakti fonton]La aŭtenta itinero de Bertha Benz ne nur ligas preskaŭ forgesitajn originajn regionojn, kiujn ŝi preterpasis dum sia vojaĝo, ĝi ankaŭ kondukas al unu el la plej allogaj pitoreskaj regionoj de Germanio, la vinkultura regiono en Badeno.
Tiu ĉi itinero de industria heredaĵo de la homaro sekvas plurajn ‘’romiajn ŝoseojn’’ en la regiono de la supra rejna ebenaĵo, ekz. la t.n. Bergstraße (montoŝoseo), ĝi kondukas laŭlonge de la piedo de la Odenvaldo-montaro kaj Kraichgau, kaj mallonge antaŭ la alveno en Karlsruhe ĝi apartiĝas en la valon de Pfinz, kondukante al Pforzheim, la enirejo de la Nigra Arbaro.
Ĉar Bertha timis pro kelkaj krutaj montoj[18], la revena vojo sekvis alternativan itineron, kiu finfine kondukis laŭlonge de la rivero Rejno por atingi Mannheim.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Mannheim: Kastelo de Mannheim, Luisenpark, akvoturo
- Ladenburg: Aŭtomuzeo de d-ro Karl Benz, domo de familio Benz, malnova urbocentro
- Heidelberg: Hajdelberga kastelo, malnova urbocentro, malnova ponto
- Wiesloch: Unua benzinstacio de la mondo (Urba Apoteko)
- Bruchsal: Kastelo de Bruchsal
- Pforzheim: Ornamaĵa muzeo, domo de la industrio
- Bretten: Domo de Melanktono, proksima ĉe monaĥejo Maulbronn (Monda heredaĵo de Unesko), studentoj: Johannes Kepler, Friedrich Hölderlin, Hermann Hesse (La stepa lupo)
- Hockenheim: Muzeo pri motorsporto ĉe la Hockenheimring, Hockenheimring (aŭtomobila konkursejo)
- Schwetzingen: Kastelo de Schwetzingen kun kastela parko
-
Aŭtomuzeo de d-ro Karl Benz, Ladenburg
-
Hajdelberga kastelo kaj malnova ponto
-
Heidelberger Druckmaschinen, fabriko de presiloj
-
Urba Apoteko Wiesloch, unua benzinstacio de la mondo
-
Domo de Filipo Melanktono, Bretten
-
Hockenheimring (aŭtomobila konkursejo)
-
Ruĝa moskeo en la kastela parko, Schwetzingen
Indikoj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oficiala turisma retejo de Baden-Württemberg. Arkivita el la originalo je 2020-04-30. Alirita 2010-02-07 .
- ↑ ERIH European Route of Industrial Heritage Arkivigite je 2011-06-09 per la retarkivo Wayback Machine – la asocia retejo
- ↑ Originala patenta priskribo. Arkivita el la originalo je 2012-02-04. Alirita 2010-02-07 .
- ↑ retejo de Mercedes Benz pri Carl Benz' patent
- ↑ Winfried A. Seidel: Carl Benz. Eine badische Geschichte. Edition Diesbach, Weinheim 2005, ISBN 3-936468-29-X., page 43
- ↑ 6,0 6,1 retejo de Mercedes Benz
- ↑ (Karl Volk:) Carl Benz. Lebensfahrt eines Erfinders. Koehler & Amelang 1925, senŝanĝa represaĵo München 2001, ISBN 3-7338-0302-7. (reta versio), ĉapitro "Die ersten Fahrten: Im Fabrikhofe & Auf der Straße"
- ↑ Winfried A. Seidel: Carl Benz. Eine badische Geschichte. Edition Diesbach, Weinheim 2005, ISBN 3-936468-29-X, page 38: Artikolo en "Badische Landeszeitung", 4-a de junio 1886, kaj en "Generalanzeiger", 6-a de septembro 1886.
- ↑ (Karl Volk:) Carl Benz. Lebensfahrt eines Erfinders. Koehler & Amelang 1925, senŝanĝa represaĵo München 2001, ISBN 3-7338-0302-7. (reta versio), ĉapitro: "Wir fahren in die Welt! Die erste Fernfahrt".
- ↑ retejo de la itinero memoriga pri Bertha Benz Memorial Route
- ↑ La monde unua benzinejo[rompita ligilo]
- ↑ (Karl Volk:) Carl Benz. Lebensfahrt eines Erfinders. Koehler & Amelang 1925, senŝanĝa represaĵo München 2001, ISBN 3-7338-0302-7. (reta versio), ĉapitro: "Wir fahren in die Welt! Die erste Fernfahrt".
- ↑ http://www.neulingen.de/index.cfm?fuseaction=neulingen&rubrik=historisches&id=26 Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine La ledon najlis sur la bremsblokojn ŝuisto Karl Britsch antaŭ gastejo "Adler" (aglo).
- ↑ Prof. John H. Lienhard: The Engines of Our Ingenuity (la maŝinoj de nia ingenieco)
- ↑ (Karl Volk:) Carl Benz. Lebensfahrt eines Erfinders. Koehler & Amelang 1925, senŝanĝa represaĵo München 2001, ISBN 3-7338-0302-7. (Onlineversion), ĉapitro: "Wir fahren in die Welt! Die erste Fernfahrt".
- ↑ * (Karl Volk:) Carl Benz. Lebensfahrt eines Erfinders. Koehler & Amelang 1925, senŝanĝa represaĵo München 2001, ISBN 3-7338-0302-7. (reta versio), ĉapitro: "Der neue Wagen holt sich auf der Münchener Ausstellung 1888 die Große Goldene Medaille".
- ↑ (Karl Volk:) Carl Benz. Lebensfahrt eines Erfinders. Koehler & Amelang 1925, senŝanĝa represaĵo München 2001, ISBN 3-7338-0302-7. (reta versio), fine de la ĉapitro: "Wir fahren in die Welt! Die erste Fernfahrt".
- ↑ http://www.neulingen.de/index.cfm?fuseaction=neulingen&rubrik=historisches&id=26 Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine Por reveni ŝi preferis la malpli montan itineron tra Bauschlott.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- (Karl Volk:) Carl Benz. Lebensfahrt eines Erfinders. Koehler & Amelang 1925, senŝanĝa represaĵo, München 2001, ISBN 3-7338-0302-7. (Reta versio)
- Angela Elis: Mein Traum ist länger als die Nacht. Wie Bertha Benz ihren Mann zu Weltruhm fuhr. Hoffmann und Campe, Hamburg 2010, ISBN 978-3-455-50146-9.
- Hans-Erhard Lessing u.a. (Hg): Die Benzwagen. Represaĵo de la publikaĵo de la firmao el 1913. Wellhöfer-Verlag, Mannheim 2008
- Hans-Erhard Lessing: Mannheimer Pioniere. Wellhöfer-Verlag, Mannheim 2007
- Winfried A. Seidel: Carl Benz. Eine badische Geschichte. Edition Diesbach, Weinheim 2005, ISBN 3-936468-29-X.