[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Luiza Parko Mannheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Luisenpark)
Luiza Parko Mannheim

LandoGermanio
Federacia landoBaden-Virtembergo
SituoMannheim
- koordinatoj49° 28′ 58″ N, 8° 29′ 51″ O (mapo)49.48278.4974Koordinatoj: 49° 28′ 58″ N, 8° 29′ 51″ O (mapo) [+]

Luiza Parko Mannheim (Badenio-Virtembergo)
Luiza Parko Mannheim (Badenio-Virtembergo)
DEC
Lokigo de Badenio-Virtembergo en Germanio
Map
Luiza Parko Mannheim

Vikimedia Komunejo:  Luisenpark Mannheim [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
enirejo al la ĝardena te-pavilono
pelikanoj
botanika vitrodomo

La Luiza Parko (germane Luisenpark) estas granda parko en la germana urbo Mannheim, proksime al la bordo de la rivero Neckar. Ĝi nomatas laŭ la princino Luise Marie Elisabeth de Prusio (Luiza Maria Elizabeta, 1838-1923). Ŝi estis la filino de la pli posta germana imperiestro Vilhelmo la 1-a (1797-1888) kaj havis proksimajn rilatojn kun la plej altrangaj germanaj nobeloj. Dum la jaro 1856 la prusa princino edziniĝis kun la granda duko Frederiko la 1-a de Badeno (1826-1907) kaj do iĝis granda dukino de Badeno.

La parko estas unu el tri grandaj parkaj teritorioj de la urbo (la aliaj du estas la parko Herzogenried kaj la kastela ĝardeno). Ĝi konsistas el vasta pejzaĝa parko, kun longa centra lago, sur kiu cirkulas 45 brile flavaj "gondoletoj" kun baldakenoj, per centra mekanismo tiritaj sur vojo de preskaŭ du kilometroj. Ekzistas pluraj vastaj kaj tre diversaj infanludejoj, subĉiela koncertejo, kompare malgranda zoologia ĝardeno, botanika vitrodomego, papiliejo, birdejo kaj akvario, vastega herbejo por ripozado kaj pilka sportado de la urbanoj, multaj dekoraj statuoj, kaj ekde la jaro 2001 aparta ĉina ĝardeno kun la plej granda ĉinstila te-pavilono de Eŭropo, kiu konstruiĝis pere de granda faka helpo de arkitektoj kaj ĝardenistoj el la ĉina partnera urbo Ĉĵencjan.

La parkon superas 205 metrojn alta televida turo, kiu konstruiĝis de la jaroj 1973 ĝis 1975 kaj havas turniĝantan panoraman restoracion 125 metroj da alteco.

En la suba parto de la parko dum la jaro 1927 konstruiĝis unu el la tutmonde unuaj planetarioj. Dum la Dua Mondmilito ĝi detruiĝis, kaj postmilite oni transformis la fundamenton al aparta monteto. La nuna planetario situas tuj sude de la parko.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

49° 28' 57.69" norde, 8° 29' 50.63" oriente Mapo