Grandson
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grandson (stacidomo). |
Grandson | |
---|---|
Blazono de Grandson | |
La Kastelo de Grandson | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 48′ 32″ N 6° 38′ 46″ O / 46.80889 °N, 6.64611 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 32″ N 6° 38′ 46″ O / 46.80889 °N, 6.64611 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3149 |
Areo | 7,86 km² |
Alteco | 447 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1422 |
Komunumkodo | 5561 |
Mapo de Grandson | |
Grandson estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3149 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Grandson situas ĉe la nordokcidenta fino de la Lago de Neŭŝatelo ĉe la nordorienta flanko de la Ĵuraso. La komunumo konsistas el la urbeto Grandson kaj la vilaĝoj Tuileries-de-Grandson kaj Corcelettes.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,86 km², de kiuj 7,0% estas kovritaj de arbaro, 66,1% servas por agrikulturo kaj 23,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Grandson limas en nordo al Fiez, en nordnordoriento al Champagne, en oriento al Bonvillars, en sudoriento al la Lago de Neŭŝatelo, en sudo al Montagny-près-Yverdon, en okcidentsudokcidento al Valeyres-sous-Montagny, kaj en nordokcidento al Giez.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Grandson pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 kaj la svisa aŭtovojo A5, kies malfermo en la jaro 1984 liberigis la urbeton de la transira trafiko. La komunumo disponas pri propra alveturejo al la aŭtovojo kaj pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Grandson datiĝas el la jaro 1049 kiel Granzio.
Sub Oto la 1-a de Grandson la merkata loko en la jaro 1328 akiris urbajn rajtojn.
La burgonja duko Karlo la brava volis konkeri la urbon sed li perdis la batalon de Grandson la 2-an de marto 1476.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Grandson – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Batalo de Grandson
-
Menhiro apud Grandson