Bavois
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bavois (stacidomo). |
Bavois | |
---|---|
Blazono de Bavois | |
Bavois | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 41′ 7″ N 6° 33′ 56″ O / 46.68528 °N, 6.56556 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 7″ N 6° 33′ 56″ O / 46.68528 °N, 6.56556 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 781 |
Areo | 9,34 km² |
Alteco | 447 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1372 |
Komunumkodo | 5746 |
Situa mapo de Bavois | |
Bavois estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 781 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Bavois situas en la Vaŭda Mezlando ĉe la sudorienta flanko de la ebenaĵo de la rivero Orbe. La okcidentan limon de la komunumo formas la Kanalo de Entreroche, kiu estis konstruita en la 16-a jarcento por konekti la riversistemojn de Rodano kaj Rejno. En okcidento de la komunumo etendiĝas la marĉo Marrais des Puits. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bavois, Les Bordes kaj Le Coudray, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,34 km², de kiuj 15,1% estas kovritaj de arbaro, 75,7% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Bavois limas en nordo al Chavornay, en nordoriento al Penthéréaz, en sudoriento al Goumoens-le-Jux, en sudo al Oulens-sous-Echallens, en sudsudokcidento al Eclépens, en sudokcidento al Orny, en okcidento al Pompaples, kaj en nordokcidento al Arnex-sur-Orbe.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Bavois pasas la kantona ĉefvojo n-ro 134 de Chavornais al Villars-Sainte-Croix kaj la svisa aŭtovojo A1, kiu sur al komunumo estas kunigita kun la svisa aŭtovojo A9 kaj kies plej proksima alveturejo situas du kilometrojn sude de la komunumo en Oulens-sur-Echallens.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Bavois datiĝas el la jaro 1200 kiel Bavoies. Dum la romia epoko du armeaj vojoj pasis tra la nuna komunuma teritorio. En Bavois estis trovita tombokampo el la frua mezepoko. Ĝis 1358 Bavois estis la senjora sidejo de la nobela familio de Joux, kiuj estis en la jaro 1263 vasaloj de Petro la 2-a de Savojo. Ili fondis merkatolokon, kiu estis menciita en la jaro 1386 kaj 1403, sed tiam jam disfalis. Sub la berna regado la loko estis administrita de 12-persona konsilio kaj apartenis al la Voktejo Yverdon. Ekde la Helveta Revolucio de 1798 ĝis fino de 2007 la komunumo apartenis al la Distrikto Orbe, kiu tiam surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nove kreita Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Sabine Carruzzo-Frey: Bavois en Historia Leksikono de Svislando (2004-06-10)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bavois – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de Bavois
-
Kanalo de Entreroche
-
Kastelo de Bavois