Frangolo
Aspekto
Frangolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Rhamnus frangula | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Frangolo [1] (Rhamnus frangula aŭ Frangula alnus) estas arbedo kun ovalaj neparaj folioj, kvinpetalaj duseksaj floroj kaj sferaj fruktoj komence ruĝaj kaj fine nigraj, kiuj atingas ĝis 8mm. La ŝelo estas uzata kiel laksiga medikamento.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Frangolo estas palearktisa specio kiu troviĝas en Eŭropo, Siberio, Sud-Okcidenta Azio, Mez-Azio kaj en Nordafriko. Pere de la homo, ankaŭ en Nordameriko la specio estas disvastiĝinta. La planto kreskas precipe sur acidaj grundoj en nefermitaj arbaroj same kiel laŭlonge de riveroj kaj en marĉoj. Montare ĝi povas atingi 1000 metrojn super normalnulo.
Gastiganto
[redakti | redakti fonton]Frangolo gastigas raŭpojn de la tagpapilioj Gonepteryx rhamni kaj Celastrina argiolus.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 363
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- germane Faulbaum als Heilpflanze Arkivigite je 2009-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Eintrag bei GRIN Taxonomy for Plants Arkivigite je 2011-07-04 per la retarkivo Wayback Machine (englisch)
- germane Inhaltsstoffe des Faulbaums
- germane Faulbaum