Floriana estas komunumo de la eŭropa ŝtato Malto. Ĝi situas sur la precipa ŝtata insulo Malto en la Mediteranea Maro. ISO-kodo de la komunumo estas MT-09. Floriana situas kiel antaŭurbo rekte sudokcidente de la ŝtata ĉefurbo La Valeto. Impresas la botanika ĝardeno Argotti kaj la multaj parkoj de la komunumo.