Mikaelo Bronŝtejn: La ringo. Novelo pri juda vivo en orienteŭropa urbeto. Lejb estis forĝisto, poste bestobuĉisto kaj kantoro en neleĝaj judaj ceremonioj. Li vidviniĝas kaj la nova edzino metas ŝanĝojn en lia vivo.
Steven K. Smith: Nova vivo. Krim-novelo starte el la Atencoj de la 11-a de septembro 2001. Iu survivinto ekhavas grandan monkvanton el mafiuloj kiuj certe mortis dum la atenco. Li decidas krei al si novan vivon por profiti la okazon.
Tamas Dobozy: La ĉirkaŭfermo (trad. Einar Faanes). Hungaro Teleki turneas tra Nordameriko prelegante pri epizodoj de la alveno de la Ruĝa Armeo en Budapeŝto fine de la Dua Mondmilito. Ŝajne li estis ano de la germana-faŝisma armeo. Ĉiuprelege staras Sandor, nome alia hungaro, blindulo kiu skoldas lin montrante ke Teleki kondutis tie kaj tiam kiel malkuraĝulo. Tio ege kolerigas Teleki, sed kontentigas lian agenton, ĉar tio altiras publikon al la pagotaj prelegoj. Teleki jam estas elĉerpita pri tiom da interrompo, anstataŭo de protagonismo kaj pridemandoj pri kial Sandor scias tion kaj blindiĝis.
Janus Pannonius: Primokas la pilgrimon far Galeotto (trad. Péter András Rados). Poemo de la 15-a jarcento tradukita el la latina al la hungara, kaj nun al Esperanto.
Abel Montagut: Sansón Carrasco kontraŭ Don Quijote (Monologo de Karasko). Sansono Karasko estis sendita serĉi Donkiĥoton por reporti lin al lia vilaĝo kaj ties trankvilo, sed li ribelas kaj deziras pluan liberan kaj amaventuran vivon al la heroo kaj al si mem.
Miguel Fernández: Konfesinde: ni vivis kaj plu vivas. La Ibera Grupo: dudek jaroj da amikeco kaj kreado (Unua parto). Longa rakonto de la vivo, rilataro kaj verkaro de la Ibera Grupo, el ties unua renkontiĝo en Merido en 1992, ankaŭ la madrida vivo de la esperantistoj kaj esperantaj intelektuloj. La vidpunkto estas de la aŭtoro mem, kompreneble, kiu rilatas al la diversaj grupanoj kaj aliaj esperantistoj kiuj rilatis al ili, kaj la tempo ĉirkaŭ 1992 mem kiam okazis diversaj eventoj.
Nick Kalivoda: Unue kiel tragedio, poste kiel farso. Pri la verko de Slavoj Zizek, nome First as Tragedy, Then as Farce, tio estas ĉio en historio ripetiĝas, kiel multaj jam diris, sed laŭ la slovena filozofo la duan fojon kiel farso. Meditado pri la duflankaj ekstremismoj kaj dekstra kaj maldekstra kaj kiel ia intelektularo metas ambaŭ en la sama sako.