Asteriks
Ĉi tiu artikolo temas pri komiksa serio "Asteriks". Por stelforma askia signo "asterisko" rigardu la paĝon Asterisko. |
Asteriks | |
| |
Universo | Asteriks |
Kreita de | |
Originala versio | |
---|---|
Nomo | Astérix |
Lingvo | franca |
Eldonisto | Dargaud |
Unua apero | 1959 |
Oficiala retejo | https://www.asterix.com/ |
Detaloj | |
Sekso | vira |
Amikoj | Obeliks Miraklomiks Moŝtiks |
Asteriks estas komiksa serio desegnita de Albert Uderzo kaj verkita de René Goscinny. Post la morto de René Goscinny en 1977, Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion. Ĝi rakontas la komikajn aventurojn de la Gaŭloj Asteriks, Obeliks, Miraklomiks, Moŝtiks, Malmuziks kaj tiel plu.
Asteriks | |
---|---|
bildliteraturo serio | |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Enkonduka teksto
[redakti | redakti fonton]Ni tempas dum la jaro 50 a.K. La tuta Gaŭlio estas okupita de la Romianoj. Ĉu la tuta Gaŭlio? - Absolute ne! Unu vilaĝo de persistemaj gaŭloj ne ĉesas rezisti kontraŭ la entrudiĝintoj. Kaj la vivo ne estas facila al la legianoj garnizonantaj en la fortikaĵoj Kalkanum, Linoleum, Kukum, Cicum...
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]Kvin aventuroj de la Gaŭloj estas publikigitaj en Esperanto:
- Asteriks la Gaŭlo (Astérix le Gaulois, Esperante en 1979)
- Asteriks gladiatoro (Astérix gladiateur, Esperante en 1994)
- Asteriks kaj Kleopatra (Astérix et Cléopâtre, Esperante en 1995)
- Asteriks kaj la Normanoj (Astérix et les Normands, Esperante en 1996)
- Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj (Astérix aux Jeux Olympiques, Esperante en 1996)
Venonta volumo
[redakti | redakti fonton]- La Antaŭdiristo (Le Devin)
Asteriks en lernejoj
[redakti | redakti fonton]Asteriks-tekstoj estas ofte uzataj en lernejoj por instrui fremdajn lingvojn, ĉar tiuj allogas junulojn pli ol klasikaj tekstoj. Ankaŭ en Esperanto-kursoj oni povas bonege uzi ilin.
Efika metodo lerni fremdajn lingvojn estas paralela legado. Anstataŭ serĉi nekonatajn vortojn en vortaro, la lernanto nur devas kontroli la koncernan frazon en la apude kuŝanta patrinlingva libro. Tiumaniere ne nur la unusola vorto estas klarigita, sed la konstruo de la tuta frazo. La Asteriks-libroj taŭgas por tiu metodo.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo de Asteriks devenas de la tipografia signo uzata por marki piednoton: la asterisko (*).
Tiu de lia amiko Obeliks devenas de obelisko, tipo de egipta monumento, kaj de alia tipografia signo: la obeluso (†).
Protagonistoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ : Nomoj en Asteriks
Alilingvaj versioj
[redakti | redakti fonton]Asteriks estas monda sukceso kaj estas legata en pli ol 107 mondaj lingvoj kaj dialektoj,[1] interalie en la
- afrikansa
- angla
- belorusa
- bretona
- bulgara
- ĉeĥa
- dana
- Esperanto
- estona
- finna (kun albumoj ankaŭ en la savoniaj dialektoj, kaj en slangaj lingvaĵoj de la regionoj Karelio, Raŭmo kaj Helsinko)
- franca (originala versio, kun albumoj ankaŭ en la pikarda,[2] korsika kaj en diversaj kreolaj lingvoj, interalie la antila kreola[3] de Haitio, Gvadelupo kaj Martiniko, kaj la kreola de Reunio)[4]
- frisa
- germana (kun albumoj ankaŭ en tuta fakso da dialektoj, interalie la platgermana kaj aldone la platgermanaj dialektoj de Hamburgo kaj de Orienta Frislando, la bavara kaj aparte la dialekto de Munkeno, la ripuara (kolonja), mozelfranka, svisgermana (svislanda alemana) kaj alzaca, la dialektoj de Hesio, de la regionoj Hunsrück, Ruhr-regiono, Sarlando, Ŝvabio, orienta Malsupra Frankonio (Majna Frankonio), Turingio kaj Vieno)[5]
- greka (kun albumoj ankaŭ en la malnovgreka, la dialektoj de Kreto,[6] de Kipro kaj de la regiono Ponto sude de la Nigra Maro)
- hebrea
- hispana
- hungara
- indonezia
- itala (en tiuj albumoj la gaŭloj parolas norman italan, sed la romianoj la roman dialekton de la lingvo)
- kantona
- kataluna
- korea
- kroata
- latina (prizorgis tion la germano Karl-Heinz von Rothenburg)
- latva
- mandarina
- nederlanda (kun albumoj ankaŭ en la limburga kaj tubanta)
- norvega
- pola
- portugala (kun la unua albumo ankaŭ en la miranda)
- rumana
- rusa
- slovaka
- slovena
- sveda kaj
- turka
Aludoj
[redakti | redakti fonton]Artaĵoj
[redakti | redakti fonton]- En Asteriks ĉe la Belgoj, la fina bankedo ĉe la belgoj estas montrita sur la antaŭlasta paĝo. Ĉi tiu bildo estas tute referenco al la pentraĵo Kamparana Geedziĝo de Pieter Brueghel.
- Ankaŭ en Asteriks ĉe la Belgoj aperas kun urĝa bezono knabeto nomata Mannekenpix – karikaturo de Manneken Pis en Bruselo.
- En Asteriks kiel Legionnaire, post la deviga vrako, la piratoj formas scenon sur peco de vrakaĵo kiu egalrilatas al La floso de la Meduzo de Théodore Géricault. En la origina franca eldono, la kapitano ankaŭ diras: "Je suis médusé" (esperanto: "Mi estas surprizita").
- La pozoj adoptitaj fare de unu el la sklavoj ofertitaj fare de Tifus en La Laŭroj de Cezaro estas pruntitaj de famaj antikvaj kaj modernaj skulptaĵoj: la Diskobolo de Mirono, la Laokoonto de la Grupo de Laokoono (nun en la Vatikanaj Kolektoj), kaj La Pensanto de Rodin.
- En La Viziulo estas La anatomia leciono de D-ro Nicolaes Tulp karikaturita de Rembrandt van Rijn leganta fiŝon.
- En La Granda Transirejo, Asteriks muntas piedestal-similan rokon sur malgranda enmara insulo por altiri la atenton de preterpasanta ŝipo. Li tenas faskon da pergameno en sia maldekstra mano kaj levitan torĉon en sia dekstra. Tiu ĉi kunmetaĵo aludas al la Libereca statuo.
- En La Granda Fosaĵo, la pentraĵo de la suna reĝo Louis XIV de Hyacinthe Rigaud estas aludita kiam la gaŭla ĉefo Grobianix uzas la vortojn "Mi estas la vilaĝo", kio estas aludo al la deklaro de Ludoviko, "Mi estas la ŝtato."
- En La Naskiĝtago de Asteriks & Obelix, la gaŭloj turneas muzeon enhavantan karikaturojn de famaj verkoj de Leonardo da Vinci, Eugène Delacroix, Gustave Courbet, Giuseppe Arcimboldo, Édouard Manet, Edvard Munch, Auguste Rodin kaj Jacques-Louis David. Vi ankaŭ povas trovi bildojn en la bildstrio, kiuj rememorigas albumkovraĵojn de Beatles, Madness kaj Michael Jackson.
- Asteriks kaj Kleopatra aludas al la rompita nazo de la Sfinkso de Gizo, kiun Obelix derompas grimpante ĝin.
- En Asteriks ĉe la olimpikoj ludoj, la forĝisto Automatix havas grekan artiston portreti lin. La bovlo de la Edipo-farbisto (ĉirkaŭ 480 a.K.) prezentanta Edipon antaŭ la enigmo-kantanta Sfinkso povas esti vidita en la malfono. En la sekva bildo la gaŭloj staras antaŭ la statuo de Atena Nike.
- Asteriks en Italio prezentas virinon rigardantan el fenestro aspektanta kiel La Gioconda en sia bildkadro.
Nomoj de la personoj
[redakti | redakti fonton]Tipaj por la bildstrioj de Asteriks estas priskribaj nomoj por multaj duarangaj personoj, kiuj ŝanĝiĝas de lingvo al lingvo. Jen kelkaj ekzemploj:
Figuro | Franca | Angla | Hispana | Portugala | Germana | Itala | Nederlanda | Greka | Sveda | Finna |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hundo de Obelix | Idéfix | Dogmatix | Ideafix | Idéiafix | Idefix | Idefix | Idefix | Ιντεφίξ [Idefíx] | Idefix | Idefix |
Druido | Panoramix | Getafix (UR)
Magigimmix (USA) |
Panorámix | Panoramix | Miraculix | Panoramix | Panoramix | Πανοραμίξ [Panoramíx] | Miraculix | Akvavitix |
Bardo | Assurancetourix | Cacofonix (UR)
Malacoustix (USA) |
Asurancetúrix | Cacofonix / Chatotorix | Troubadix | Assurancetourix | Assurancetourix | Κακοφονίξ [Kakofoníx] | Troubadix | Trubadurix |
Estro | Abraracourcix | Vitalstatistix (UR)
Macroeconomix (USA) |
Abraracúrcix | Matasetix / Abracourcix | Majestix | Abraracourcix | Abraracourcix | Μαζεστίξ [Majestix] Μοναρχίξ [Monarchíx] | Majestix | Aladobix |
Edzino de estro | Bonemine | Impedimenta (UR)
Belladona (USA) |
Karabella | Naftalina | Gutemine | Beniamina | Bellefleur | Μπονεμίνα [Bonemína] / Μιμίνα [Mimína] | Bonemine | Smirgeline |
Maljunulo | Agecanonix | Geriatrix (UR)
Arthritix (USA) |
Edadepiédrix | Decanonix / Veteranix | Methusalix | Matusalemmix | Nestorix | Μαθουσαλίξ [Methusalíx] / Παλαιοντολογίξ [Paläontologíx] | Senilix | Senilix |
Fiŝvendisto | Ordralfabétix | Unhygienix (UR)
Epidemix (USA) |
Ordenalfabétix | Ordemalfabetix / Ordenalfabetix | Verleihnix | Ordinalfabetix | Kostunrix | Αλφαβητίξ [Alphavitíx] / Καταλφαβητίξ [Katalphavitíx] | Crabbofix | Amaryllix |
Edzino de fiŝvendisto | Iélosubmarine | Bacteria | Yellosubmarin | ? | Jellosubmarine | Ielosubmarine | Forentientje | Γελοουσαμπμαρίνα [Jellousubmarína] | fru Crabbofix | Jelousubmarine |
Forĝisto | Cétautomatix | Fulliautomatix | Esautomátix | Éautomatix / Automatix | Automatix | Automatix | Hoefnix | Αυτοματίξ [Automatíx] | Smidefix | Caravellix |
Ino, kiun Obelix ŝatas | Falbala | Panacea | Falbalá | Falbala | Falbala | Falbalà | Walhalla | ? | Lillfixa(n) | Mimosa |
Asteriks en kino
[redakti | redakti fonton]Karikaturo filmoj
[redakti | redakti fonton]- Astérix le Gaulois de Ray Goossens (1967)
- Astérix et Cléopâtre de René Goscinny, Lee Payant kaj Albert Uderzo (1968)
- Les Douze Travaux d’Astérix de René Goscinny, Albert Uderzo kaj Pierre Watrin (1976)
- Astérix et la Surprise de César de Gaëtan Brizzi kaj Paul Brizzi (1983)
- Astérix chez les Bretons de Pino Van Lamsweerde (1986)
- Astérix et le Coup du menhir de Philippe Grimond (1989)
- Asterix in America de Gerhard Hahn (1994)
- Astérix et les Vikings de Stefan Fjeldmark kaj Jesper Møller (2006)
Komputila animacia filmo
[redakti | redakti fonton]- Astérix: Le Domaine des dieux de Alexandre Astier kaj Louis Clichy (2015)
- Astérix: Le Secret de la potion magique de Alexandre Astier kaj Louis Clichy (2018)
Realbatalaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- Asteriks kaj Obeliks kontraŭ Cezaro de Claude Zidi (1999)
- Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra de Alain Chabat (2002)
- Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj de Frédéric Forestier (2008)
- Asteriks kaj Obeliks: je servo de sia reĝa moŝto de Laurent Tirard (2012)
Videoludoj
[redakti | redakti fonton]Multaj videoludaj adaptoj de Asteriks estis evoluigitaj ekde la 1980-aj jaroj. La ludoj aperis sur malsamaj platformoj kiel la Amiga, Commodore 64, konzoloj de Nintendo, SEGA, Sony, Microsoft aŭ por la hejma komputilo sub Microsoft Windows. Unu ekzemplo estas la ludo Asteriks & Obelix XXL.[7]
Parc Astérix
[redakti | redakti fonton]La Parc Astérix estas amuzparko malfermita en 1989 en la municipo de Plailly, 30 kilometrojn norde de Parizo, al kiu hotela komplekso estas alfiksita. Dediĉita al la mondo de la komika heroo Asteriks, ĉi tiu plezurparko estas la kvara plej vizitata plezurparko en Francio kun ĉirkaŭ 1,8 milionoj da vizitantoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Asteriks-libroj en aliaj lingvoj kaj dialektoj" en la retejo asterix.com (germane Arkivigite je 2017-03-15 per la retarkivo Wayback Machine france, angle kaj hispane) Arkivigite je 2017-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Asteriks en la pikarda (germane Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivo Wayback Machine france, angle kaj hispane) Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Asteriks en la antila kreola (germane Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivo Wayback Machine france, angle kaj hispane) Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Asteriks en la reunia kreola (germane Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivo Wayback Machine france, angle kaj hispane) Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ galerio de nun vendataj albumoj en germanaj dialektoj (germane)
- ↑ Asteriks en la kreta (germane Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivo Wayback Machine kaj france) Arkivigite je 2018-01-13 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Quick Search (mobygames.com)