Dana
Aspekto
La vorto Dana estas plursenca. Ĝi interalie povas esti
- la dana lingvo,
- ĝenerale adjektivo de io rilata al la danoj aŭ al la lando Danio,
- povas esti virina persona nomo, kiun interalie havas
- la irlanda kantistino Dana, pasporte Dana Rosemary SCALLON,
- la sudkorea kantistino kun artista nomo Dana, pasporte 홍성미, do HONG Sung-mi, kaj
- la israela kantistino Dana International,
- kaj ankaŭ familia nomo,
kaj krome ankaŭ povas signi
- monton Dana, la dua plej alta pinto de la Nacia Parko Yosemite en Kalifornio,
- la stratovulkanon Dana en Alasko,
- krome ankoraŭ iujn aliajn relative malgrandajn loĝlokojn de la tero,
- kaj en budhismo Dana - en Esperanto "danao" - estas unu el la "paramitoj", do "perfektecoj", virtoj, kiuj estas disvolvigitaj de bodisatvoj dum nekalkuleblaj vivoj kaj kiuj kondukas al realigo de budheco.
Kaj skribante pri la variaĵo Dana'o, kun aldona substantiva o-finaĵo:
- Danao (el la greka Δαναός, «dormanto»), vira persona nomo, estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio (pri detaloj vidu la tekston Danao).