Poveda (Ávila)
Poveda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05560 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 34 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 34′ N, 5° 5′ U (mapo)40.566944444444-5.0797222222222Koordinatoj: 40° 34′ N, 5° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 204 m [+] | ||
Areo | 6 km² ( 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Poveda, Ávila [+] | |||
Poveda [poBEda] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.
Toponimio
[redakti | redakti fonton]Poveda estas ar-nomo kun sufikso -eda el pobo aŭ povo, hispana termino por "poplo", el latina pōpūlu. Abundas en Hispanio tiaj loknomoj: Poveda de la Obispalía (en municipo Altarejos, Cuenca), Poveda de las Cintas (Salamanko), Poveda de la Sierra (Guadalajara), La Póveda de Soria ktp.[1] La familinomoj Poveda kaj Pobeda havas saman devenon eĉ ĉe parencoj kun malsama literumado. Ĉe slavaj landoj aperas la vorto Pobeda, sed tio estas laŭvorta traduko de la vorto "venko". Tiel estas paro de montoj en Rusio nomitaj Pobeda, kaj ŝipoj, avioj, militmedaloj, misilo en kiuj la termino Pobeda aperas.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 6,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 38 loĝantojn. Ĝi perdis 250 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 40 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Villatoro, Vadillo de la Sierra, Amavida kaj Pradosegar. Tra la teritorio fluas la rivero Adaja. Estas la Valo Amblés sude kaj la Montaro de Avilo norde.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de antaŭromiaj vetonoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Kruco de Poveda
-
Preĝejo San Blas
-
Kapitelo de la Preĝejo San Blas
-
Urbodomo
-
Fenestreto kun katelirejo
-
Pajlostokejo
-
Domo kun tradicia murbenko
-
Tradicia domo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nieto Ballester, Emilio (1997). Breve diccionario de topónimos españoles. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-9487-8.