Plenduto
intervalo de 2 duondutoj
(Alidirektita el Plentono)
Plenduto[1] estas vorto por muzika intervalo (muziko), do por la distanco inter du tonoj. Ĝi ankaŭ estas nomita maĵora sekundo kaj ofte mallongiĝas kiel M2. Ĝi estas sesono de oktavo, la plena distanco de muzika gamo. Plenduto divideblas al du samgrandaj duondutoj.
En diatonaj gamoj - ekzemple en la modaloj maĵora kaj minora - nur ekzistas intervaloj en grandeco de duondutoj kaj plendutoj, tial ke ekestis la sinonimoj duonduto = eta duto kaj plenduto = granda duto.
Aŭdaj ekzemploj
redakti- Plenduto supren C-D
- Plenduto suben C-B bemola
Tabelo de frekvencaj proporcioj
redaktiLa ĉisuba tabelo deliveras ekzemplojn en diatona gamo kaj temporita gamo, kun intervalojn en cendoj.
Intervalo | Frekvencproporcio | Valoro en cendo |
---|---|---|
(granda) plenduto (en C-maĵoro: C–D, F–G kaj A–B) | 9 : 8 | 204 cendoj |
eta plenduto (en C-maĵoro: D–E kaj G–A) | 10 : 9 | 182 cendoj |
duonduto (en C-maĵoro: E–F kaj B–C) | 16 : 15 | 111 cendoj |
plenduto (temporita gamo) | 200 cendoj | |
duonduto (temporita gamo) | 100 cendoj |
Referencoj
redakti- ↑ Kaj PIV kaj Reta Vortaro indikas, ke la esperanta termino estas plenduto, kaj ke la uzo de "tono" (do "plentono") en tiu ĉi senco estas evitinda.
Vidu ankaŭ
redakti- duto
- la ĝeneralan artikolon pri intervalo (muziko)
- plentona gamo
muzikaj intervaloj |
---|
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8) |
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
|
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto |