Kvarto
intervalo de kvin duondutoj
Kvarto (de la latina vorto quartus = la kvara) estas intervalo de iu noto al la noto de la kvara supera ŝtupo en diatona gamo. La komplementa intervalo de la kvarto estas la kvinto.
Laŭ Carl Dahlhaus (1990), "dum la malfrua 13-a jarcento la duonduto traviviĝis kiel problemeca intervalo ne facile koniĝata, kiel la neracionala restaĵo inter la perfekta kvarto kaj la ditono [4/3 / (9/8)2 = 256/243!]" [1], pro la ne tute egaleco.
Referencoj
redakti- ↑ DAHLHAUS, Carl, trans. GJERDINGEN, Robert O. (1990). Pristudoj en la Origino de Harmonia Toneco (angle: Studies in la Origin of Harmonic Tonality. Princeton University Press. ISBN 0691091358.
Variaĵoj
redaktiLa kvarto ekzistas en tri variaĵoj:
- la perfekta kvarto (a), kies intervalo konsistas el du plentonoj kaj unu duontono, plej oftas. Ĝi estas la intervalo de dominanto al toniko, kaj de toniko al subdominanto - kaj en melodioj maĵoraj kaj en minoraj ĝi estas domina intervalo. Ĝi rilatas al la proporcio de la du tonaltoj je 4/3, t.e. ĉirkaŭ 498 cendoj.
- la aŭgmentita kvarto (b), kies intervalo konsistas el tri plentonoj (pro tio ankaŭ nomita tritono), en maĵoraj gamoj ekzistas inter la kvara kaj la sepa noto (en la gamo C-maĵora inter "F" kaj "B"), sed kiel izolita intervalo por multaj aŭskultantoj sonas malharmonia (dum la mezepoko oni nomis ĝin "diabolus in musica").
- la diminuita kvarto (c) konsistas el unu plentono kaj du duontonoj kaj note nur skribeblas helpe de la antaŭsigno bemolo. Ĝia sono samas al tio de granda tercio.
Aŭdaj ekzemploj
redakti- Kvarto supren C-F
- Kvarto suben C-G
- Ampleksigita kvarto:
- supren C-F diesa
- supen C-G bemola
Vidu ankaŭ
redakti- la ĝeneralan artikolon pri intervalo (muziko)
- Dissonaĵo
- Quarto (ludo)
muzikaj intervaloj |
---|
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8) |
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
|
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto |