Paraleltonalo
Paralleltonaloj estas en la muzikteorio maĵoraj kaj minoraj tonaloj, kiuj estas notitaj kun la samaj antaŭsignoj. Superrigardon super la paraleltonaloj donas la kvintociklo.
Ekzemplo: D-maĵoro kaj b-minoro havas la samajn antaŭsignojn (du diesoj: F♯ kaj C♯). Oni diras:
- b-minoro estas la minorparalelo de D-maĵoro
- D-maĵoro estas la maĵorparalelo de b-minoro
Paraleltonaloj ĉiam estas tercioparencaj tonaloj (B estas eta tercio pli malalta ol D, resp. D estas eta tercio pli alta ol B).
Trisonoj elprenitaj el paraleltonaloj nomiĝas paralelakordoj. En la funkciteorio, kiu devenas el la germanlingvaj regionoj, paralelakordoj estas signitaj per p resp. P, ekz. Tp = minorparalelo de maĵor-toniko, Dp = minorparalelo de maĵordominanto, dP = maĵorparalelo de minordominanto ktp.
La paraleltonalo pri toniko ankaŭ nomiĝas tonikoparalelo kaj pokaze markita laŭ maĵoro kaj minoro per Tp, TP, tP, tp.
Plua speco de maĵora / minora parenceco estas la varianttonaloj.
Minorparalelo
redaktiPri ĉiu maĵortonalo ekzistas minorparalelo uzanta la samajn tonojn. Ĉi tiu nomiĝas minorparalelo pri la koncerna maĵortonalo. Ĝia Baza tono situas ĉiam etan tercion sub la maĵortonalo.
Ekzemploj:
Maĵortonalo | Minorparalelo |
---|---|
C-maĵoro | a-minoro |
G-maĵoro | e-minoro |
D-maĵoro | h-minoro |
Ilustrado ekzemple por C-maĵoro/a-minoro:
Intervalgrandoj de la maĵorgamo (1 = plentono, ½ = duontono):
C | D | E | F | G | A | H | C | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | 1 | ½ | 1 | 1 | 1 | ½ |
Intervalgrandoj de la minorgamo (1 = plentono ½ = duontono):
A | H | C | D | E | F | G | A | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | ½ | 1 | 1 | ½ | 1 | 1 |
Komparo de la du intervalŝablonoj:
Minoro | 1 | ½ | 1 | 1 | ½ | 1 | 1 | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Maĵoro | 1 | 1 | ½ | 1 | 1 | 1 | ½ |
Maĵorparalelo
redaktiLa maĵorparalelo estas la malo de minorparalelo.
Por iri ekde la minortonalo al maĵorparalelo, oni devas uzi la maĵortonalon kun la samaj antaŭsignoj. La baza tono tiam situas etan tercion pli alta (1-½ tonpaŝoj). La maĵorparalelo do havas la saman tonmaterialon kaj la samajn antaŭsignojn. Per tio la duontonaj paŝoj forŝoviĝas ekde minoro (2-3, 5-6) al maĵoro (3-4, 7-8).
Ekzemplo:
Minortonalo | Maĵorparalelo | Pozicio de la duontonaj paŝoj |
---|---|---|
d-minoro | F-maĵoro | e-f, a-b |
a-minoro | C-maĵoro | h-c, e-f |
e-minoro | G-maĵoro | fis-g, h-c |