Trisono
Trisono en muziko estas trivoĉa akordo, kiu konsistas el tri tercio-intervaloj tavoligitaj unu super la alian. Trisono konsistas el toniko, terciotono kaj kvintotono.
Specoj
redaktiĈar oni distingas „grandajn“ kaj „malgrandajn“ terciojn, estas kvar eblecoj tavoligi du terciojn. La rezultajn trisonotipojn oni nomas laŭ siaj modaloj respektive laŭ la grando de siaj kadrointervaloj:
malsupra intervalo | supra intervalo | kadrointervalo | trisononomo | ekzemplo (toniko-terciotono-kvintotono) | ekzemplo akordsimboloj |
---|---|---|---|---|---|
granda tercio | malgranda tercio | perfekta kvinto | maĵoro-trisono | c-e-g | C |
malgranda tercio | granda tercio | perfekta kvinto | minoro-trisono | c-e♭-g | Cm |
malgranda tercio | malgranda tercio | diminuita kvinto | diminuita trisono | c-e♭-g♭ | Cm/5-,Cmb5, Cdim, C° |
granda tercio | granda tercio | aŭgmentita kvinto | aŭgmentita trisono | c-e-g♯ | C/5+, Caug |
Invertado de trisonoj
redaktiSe eksonas alia trisonero ol la toniko kiel basotono, oni diras invertado. Je la unua invertado, nomata sestakordo, la terciotono lokas en la baso, je la dua, nomita kvartsestakordo, la kvintotono lokas en la baso.
Trisonoj super gamoj
redaktiSuper ĉiu tono de gamo formeblas per terciotavoligo el tonoj de ĉi tiu gamo (t.n. engamaj tonoj). La ŝtupoteorio kaj funkcioteorio okupiĝas detale pri tio.
Vidu ankaŭ: Akordsimbolo, Akordo (muziko), Kadenco (muziko)