[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

medio

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Medio
Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo medio medioj
Akuzativo medion mediojn
  1. La materia spaco (senviva kaj eventuale viva), ĉirkaŭaĵo, en kiu troviĝas korpo, estaĵo.
    Ĉiu vivulo devas adaptiĝi al sia medio.
    Fiŝoj loĝas en akva medio.
    Li estas sperta pri la mediologio (studo de la rilatoj inter la vivuloj kaj ilia medio).
    Mi uzas nur mediafablajn / mediindulgajn produktojn (kiuj kaŭzas relative malmultajn aŭ neniujn mediproblemojn).
    Ili estas medikonsciaj (konsciaj pri la malbonaj efikoj de produktoj al la medio), sed ĉiukaze uzas tiujn produktojn.
  2. Tuto de la sociaj cirkonstancoj kaj rilatoj en kiuj iu persono agadas.
    La karaktero de infano multe dependas de la familia medio.
    Medio influis la talenton de artisto.

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo