| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Sicilio | |
Loĝantaro | 660mil (2019) | |
Alto | 14 m |
Palermo (ankaǔ itale Palermo /pa'lɛrmo/), kun ĉ. 650mil loĝantoj, estas la ĉefurbo de Sicilio, kaj situas en la okcidenta parto de ĝia norda marbordo.
Kompreni
[redakti]Palermo kuŝas en la Aŭra Kuvo (itale Conca d'Oro, elp. konka doro), t.e. malgranda duoncirkla ebenaĵo, cirkaŭata sude, okcidente kaj norde de mezaltaj montoj, oriente de la maro. La lokon jam atentis la antikvaj Fenicoj, ĉar ĝi estis tre favora al havenurbo kun apuda kamparo bone protektata.
Dum jarcentoj, en la Mezepoko kaj poste, Palermo estis ĉefurbo de reĝlando, kaj restas eminentaj monumentoj de la pasinta gloro.
Historia skizo
[redakti]Ekde antikvaj tempoj Palermo estis taksata bonega haveno, aldone la ebenaĵo donis abundon da fruktoj kaj legomoj.
La fondintoj de Palermo estis Fenicoj, verŝajne el Kartago. En la 3-a jarcento a.K. ĝi estis konkerita de la Romianoj.
En 831 la Araboj el Nordafriko konkeris Palermon kaj elektis ĝin ĉefurbo de Sicilio. Palermo restis sub la Araboj ĉ.250 jarojn; ilia influo sur la arkitekturo estas videbla en pluraj monumentoj.
La araba regado finiĝis en la 11-a jarcento. Palermo estis kaptita de la Normandoj en 1072, kiu retenis ĝin kiel ĉefurbo de Sicilio. En 1194, post la geedziĝo de Konstanca de Sicilio (lasta idino de la regantaj normandoj) kun Henriko la 6-a, la reĝlando de Sicilio unuiĝis kun la Sankta Romia Imperio. (...)
Klimato
[redakti]Vidi
[redakti]2 - Palaco de la Normandoj (Palazzo dei Normanni) kun la fama Palaca Kapelo (Cappella Palatina), riĉa je mozaikoj plejparte de la 12-a jarcento.
3 - Sankta Johano de la Ermitoj (San Giovanni degli Eremiti), preĝejo kun klaraj arabaj elementoj.
4 - Arkeologia Muzeo (Museo Archeologico Antonio Salinas), kun multaj artaĵoj de la antikva Sicilio, kaj greka, kaj negreka.
5 - Martorana, preĝejo oficiale nomata Sankta Maria de la Admiralo (Santa Maria dell'Ammiraglio), riĉa je bizancaj mozaikoj. Tute apude (dekstre en la foto) estas la arab-normanda preĝejo Sankta Kataldo.