[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Maceió

Maceió

Maceió
Maceió
Lando Brazilo
Regiono Alagoaso
Loĝantaro 958 000 (2022)
Alto 0-300 m

Maceió (elp. mase'jo, esperante ankaŭ MasejooMacejoo) estas urbo en la ŝtato Alagoaso en nordorienta Brazilo.

Kompreni

[redakti]

La nomo de Masejoo devenas de la tupia lingvo kaj precize de la vorto maçayó = "fermanta la marŝon", priskribanta la lokon kie troviĝas nun la urbo, inter laguno kaj ĉemara sablejo.

La ĉefa allogaĵo de Masejoo estas la oceano, kun belaj sablaj marbordoj.

Historio

[redakti]

Klimato

[redakti]

La klimato de Masejoo estas tropika malseka, mildigata de la oceano. La temperatura estas la tutan jaron ordinare inter 26°C (malofte ĝis 18°C) kaj 30°C (malofte ĝis 36°C), pli proksima al 30°C somere (de decembro al marto) kaj pli proksima al 26°C vintre (de majo al septembro). Pluvoj povas okazi en ĉiu monato, sed estas aparte abundaj vintre.

Aliri

[redakti]

Aviadile

[redakti]

La internacia flughaveno de Masejoo (nomo: Zumbi dos Palmares, IATA-kodo: MCZ, retejo: www.aenabrasil.com.br/pt/aeroportos/aeroporto-internacional-de-maceio-zumbi-dos-palmares) kuŝas ĉirkaŭ 20 km norde de la urbo, ĉe la vojo al Rio Largo.

Malgraŭ la adjektivo "internacia", preskaŭ ĉiuj komercaj flugoj de/al Masejoo kunligas ĝin al aliaj urboj en Brazilo (Brazilio, Sankta-Paŭlo, Belo-Horizonte ktp). Nur malmultaj kunligas ĝin rekte al urboj ekster Brazilo; inter ili, indas mencii la rektajn flugojn de Masejoo al Lisbono de la kompanio TAP (la vojaĝo daŭras 9-10h).

Por atingi la urbon de la flughaveno, eblas uzi taksiojn aŭ busojn (ônibus).

Trajne

[redakti]

Ne eblas atingi trajne Masejoon de malproksimaj urboj.

Buse

[redakti]

Atingi Masejoon buse postulas longan tempon. Tre ofte necesas vojaĝi dum la nokto, dormante en la buso. Kontrolu ĉu la buso havas necesejojn (ne ĉiuj havas, sed ili haltas ofte en lokoj kie ili haveblas). Kelkaj seĝoj povas esti klineblaj.

Ekzemple, de Recifo al Masejoo la veturo daŭras 4-6 horojn, de Natalo 10-13, de Fortalezo ĉirkaŭ 20, de Braziljo 32-38, de Rio almenaŭ 36.

Pluraj retaj agentejoj, kiel BusBudBusOn, helpas la serĉadon kaj la biletaĉetadon.

Ŝipe

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Masejoo apudas la gravan ŝoseon (rodovia) BR-101, parton de la Tutamerika Ŝoseo, de Norda Rio-Grando preskaŭ ĝis la landlimo kun Uruguajo. Pli malgravaj ŝoseoj kunligas Masejoon al BR-101; inter ili estas menciinda BR-104 (ĉ. 30 km de Masejoo al BR-101).

Moviĝi

[redakti]

Piede

[redakti]

Per publika transporto

[redakti]

La kompanio CBTU funkciigas du urbajn trajnliniojn, la BLUAN (Linha Azul) kaj la VERDAN (Linha Verde). La Blua Linio atingas la urbeton Rio Largo, ĉirkaŭ 20 km ekster Masejoo.

retejo: CBTU (PT)

Bicikle

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]
Map
Mapo de Masejoo

,



Fari

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

En la urbo, estas 1 gastiganto de Pasporta Servo (2024/05).

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

En julio 2024 okazos en Masejoo la ILEI-Kongreso aranĝita de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

Lokaj esperantistoj

[redakti]

La esperanto-klubo fondita jam en 1910 ne longe daŭris, sed bonŝance alia klubo naskiĝis poste: la Alagoana Asocio de Esperanto, fondita en Masejoo en la jaro 1971. Informoj haveblas interrete ĉe: Alagoana Asocio de Esperanto en Fejsbuko.

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]
  • Penedo, historia urbeto, ĉ. 150 km sude
  • Recifo, granda urbo, ĉ. 250 km norde

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.