Kato (latine Felis silvestris catus, iam ankaŭ: Felis catus) estas jam de inter 3.500 kaj 8.000 jaroj hejma besto. De siaj antaŭuloj ĝi heredis eminentan aŭd- kaj vidkapablon, kaj korpon perfekte akomoditan por ĉasado.
« La katido havas luksan, boheman, nepuritanan naturon. Ĝi manĝas ses manĝojn ĉiutage, furioze ludas kun musforma ludilo kaj pecon de ŝnuro, kaj subite profunde ekdormas kiam ajn la eksento okazas al ĝi. Ĝi neniam sentas la bezonon fari ion ajn por pravigi sian ekziston; ĝi ne volas esti Bona Civitano; ĝi neniam aŭdis pri Servado. Ĝi scias, ke ĝi estas bela kaj rava, kaj ĝi konsideras tion sufiĉa kontribuaĵo al la ĝenerala bono. Kaj kontraŭ siaj beleco kaj ĉarmo ĝi atendas fiŝojn, viandon, kaj legomojn, komfortan liton, seĝon apud la fajrujo, kaj senĉesan karesadon. »
« The kitten has a luxurious, Bohemian, unpuritanical nature. It eats six meals a day, plays furiously with a toy mouse and a piece of rope, and suddenly falls into a deep sleep whenever the fit takes it. It never feels the necessity to do anything to justify its existence; it does not want to be a Good Citizen; it has never heard of Service. It knows that it is beautiful and delightful, and it considers that a sufficient contribution to the general good. And in return for its beauty and charm it expects fish, meat, and vegetables, a comfortable bed, a chair by the grate fire, and endless petting. »
— Robertson Davies, The Diary of Samuel Marchbanks
« Kiel ni kondutas al katoj ĉi tie sube determinas nian statuson en la ĉielo. »
« How we behave toward cats here below determines our status in heaven. »
« Oni posedas hundon — li estas kun oni kiel sklavo kaj subulo, ĉar oni volas ke li estu tie. Sed oni gastas katon — li ornamas onian fajrujon kiel gaston, kunloĝanton, kaj egalulon, ĉar li volas esti tie. Ne estas komplimento esti la stulte adorata mastro de hundo, kies instinkto estas adori, sed estas tre aparta tributo elektiĝi kiel la amiko kaj konfidulo de kato. »
« We own a dog — he is with us as a slave and inferior because we wish him to be. But we entertain a cat — he adorns our hearth as a guest, fellow-lodger, and equal because he wishes to be there. It is no compliment to be the stupidly idolised master of a dog whose instinct it is to idolise, but it is a very distinct tribute to be chosen as the friend and confidant of a cat. »