[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Infero

El Vikicitaro
Infero
Infero
Infero
Aliaj projektoj
Infero en Vikipedio
Infero en Komunejo
Infero en Komuneja kategorio
Infero en Vikivortaro

Infero estas loko, kie la kondamnitaj animoj de la pekuloj suferas eternan punon aŭ loko, situacio, en kiu oni forte suferas.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« …ni opinias ke ju da bono estas en la mondo, des malpli da malbono. Sed tio estas eraro, efektive ju pli da bono, des pli da malbono. Tio estas eĉ ne kontraŭdiro, tio estas problemo kaj problemo praktike nesolvebla. Eĉ pli, se elimini la tutan malbonon, do malaperos ankaŭ la bono… Efektive, eliminante la malbonon, ni eliminas tiun energion, danke al kiu ni evoluas. Ŝajnas al mi ke kie ekzistas nek bono, nek malbono — tie estas infero. »
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[1] [2002]
Citaĵo
« Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero. »
— Marjorie BOULTON
Citaĵo
« Religio efektive konvinkis la homojn, ke ekzistas nevidebla viro, loĝanta en la ĉielo, kiu ĉiuminute de ĉiu tago spektas ĉion, kion vi faras. Kaj la nevidebla viro havas specialan liston de dek agoj, kiujn li volas ke vi ne faru. Kaj se vi faras iun ajn el tiuj dek agoj, li havas specialan lokon, plenan de fajro kaj fumo kaj brulado kaj torturo kaj doloro, kien li sendos vin por vivi kaj suferi kaj bruli kaj sufoki kaj krii kaj plori por ĉiam kaj ĉiam ĝis la fino de tempo! Sed li amas vin! » « Religion has actually convinced people that there's an invisible man living in the sky who watches everything you do, every minute of every day. And the invisible man has a special list of ten things he does not want you to do. And if you do any of these ten things, he has a special place, full of fire and smoke and burning and torture and anguish, where he will send you to live and suffer and burn and choke and scream and cry forever and ever 'til the end of time! But he loves you! »
— George Carlin
Citaĵo
« Ne estas la doloroj de infero kion ni antaŭtimas, sed la malaltkvalita socio kiun ni trovus tie malsupre. » « It is not the pains of hell we dread, but rather the low society we might meet there below. »
— Oscar WildeTelenio (Ĉapitro 8)
Citaĵo
« Kiam infanaĝo mortas, ĝiaj kadavroj estas nomitaj plenkreskuloj kaj ili eniras socion, unu el la pli ĝentilaj nomoj de infero. Tial ni timas infanojn, eĉ se ni amas ilin. Ili montras al ni la staton de nia kadukiĝo. » « (angle) When childhood dies, its corpses are called adults and they enter society, one of the politer names of hell. That is why we dread children, even if we love them. They show us the state of our decay. »
— Brian Aldiss
Citaĵo
« Infero estas tiu stato, kie oni ĉesis esperi. » « (angle) Hell is that state where one has ceased to hope. »
— A. J. Cronin
Citaĵo
« La filozofo estas la piloto de Naturo. Kaj jen vi havas nian diferencon: esti en infero estas drivi: esti en la ĉielo estas stiri. » « (angle) The philosopher is Nature's pilot. And there you have our difference: to be in hell is to drift: to be in heaven is to steer. »
— George Bernard Shaw
Citaĵo
« Kiam ne plu estos spaco en Infero, la mortintoj promenos sur la Tero» « (angle) When there is no more room in Hell, the dead will walk the Earth. »
— George Romero Dawn of the Dead (1978)
Citaĵo
« La Ĉielo ekzistu, eĉ se mia loko estas Infero. »
— Jorge Luis Borges
Citaĵo
« La pordoj de ĉielo kaj infero estas apudaj kaj samaj. »
— Nikos Kazantzakis
Citaĵo
« La menso estas sia propra loko, kaj per si mem povas fari ĉielon el Infero, kaj inferon el Ĉielo. » « (angle) The mind is its own place, and in itself, can make heaven of Hell, and a hell of Heaven. »
— John Milton

Referencoj

  1. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).