[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Diro

El Vikicitaro
Diro
Aliaj projektoj
Diro en Vikipedio
Diro en Vikivortaro

Diro estas konigi sian penson per vortoj.[1]

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Kiuj estas saĝaj en amo
Amu pli, diru malpli. »
 « (angle) Who are wise in love
Love most, say least. »
— Alfred Tennyson
Citaĵo
« Tro multe oni jam diris kaj verkis pri "virina sfero". Lasu virinojn do trovi sian sferon. » « (angle) Too much has already been said and written about "women's sphere". Leave women, then, to find their sphere. »
— Lucy Stone
Citaĵo
« Kio entute povas esti dirita, oni povas klare diri. »
— Ludwig Wittgenstein
Citaĵo
« Lasu min esti konata kiel la viro, kiu diris al vi ion, kion vi jam sciis. » « (angle) Let me be known as just the man that told you something you already knew. »
— Woody Guthrie
Citaĵo
« Nu, mia koro konas min pli bone ol mi konas min mem
Do mi lasos ĝin ĉion diri. »
— KT Tunstall
Citaĵo
« Kiam afero estis dirita, kaj bone dirita, ne havu skrupulon. Prenu ĝin kaj kopiu ĝin. »
— Anatole France
Citaĵo
« Se kvindek milionoj da homoj diras stultaĵon, ĝi tamen estas stultaĵo. »
— Anatole France
Citaĵo
« Kio entute povas esti dirita, oni povas klare diri. »
— Ludwig Wittgenstein
Citaĵo
« Ni pensu la nepenseblan, ni faru la neefareblon, ni preparu nin por barakti kun la nedirebla mem, kaj vidu, ĉu ni tamen ne efektivigos ĝin. » « (angle) Let us think the unthinkable, let us do the undoable, let us prepare to grapple with the ineffable itself, and see if we may not eff it after all. »
— Douglas Adams
Citaĵo
« Mi ne konscias pri tro multaj aferoj.
Mi scias, kion mi scias, se vi scias, kion mi volas diri. »
 « (angle) I'm not aware of too many things.
I know what I know if you know what I mean. »
— Edie Brickell
Citaĵo
« Se viro neniam kontraŭdiras sin, la kialo devas esti, ke li preskaŭ neniam diras ion ajn. »
— Miguel de Unamuno
Citaĵo
« Lasu min diri al vi la sekreton, kiu kondukis min al mia celo. Mia forto kuŝas nur en mia persistemo. »
— Louis Pasteur
Citaĵo
« Mi eble ne povos diri ĉion, kion mi pensas; sed mi ne diros ion, kion mi ne pensas. Mi preferus milfoje esti libera animo en malliberejo ol esti sikofanto kaj timulo sur la stratoj. » « (angle) I may not be able to say all I think; but I am not going to say anything that I do not think. I would rather a thousand times be a free soul in jail than to be a sycophant and coward in the streets. »
— Eugene V. Debs
Citaĵo
« Realeco estas ĉiam pli granda - multe pli granda - ol tio, kion ni scias, ol ĉio, kion ni povas diri pri ĝi. » « (angle) Reality is always greater — much greater — than what we know, than whatever we can say about it. »
— Michael Crichton

Zamenhofa proverbaro

[redakti]
Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Diron oni neas, skribo ne pereas. »
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

Vidu ankaŭ

[redakti]