« Turkion — la postimperian ŝtaton, kiu ankoraŭ troviĝas en la procezo de difinado de sia elekto — oni tiras ĝin en tri direktoj: la modernistoj dezirus vidi en ĝi eŭropan ŝtaton kaj sekve rigardas al la Okcidento; la islamistoj inklinas al Proksima Oriento kaj la islama komunumo kaj tiele rigardas al la Sudo; la direktiĝintaj al historio naciistoj vidas novan destinon de la tjurkaj popoloj de la baseno de la Kaspia maro kaj Meza Azio en la regiono, kie dominas Turkio kaj do tiele rigardas al la Oriento. »
« Sed se eŭropigado de Turkio fiaskos pro eksteraj aŭ internaj kialoj, tiukaze Kartvelio kaj Armenio ne havos elekteblon krom adaptiĝi al la interesoj de Rusio. »
«Usono devas uzi sian influon en Eŭropo por helpi al siatempa aniĝo de Turkio en Eŭropa Unio, kaj turni specialan atenton al traktado de Turkio kiel eŭropa lando, kondiĉe ke en la interna politiko de Turkio ne okazos drasta kliniĝo al la islama direkto. »
« Turkio jam duonjarcenton restas la fidela aliancano de Usono. Fidon kaj dankemon de Usono ĝi meritis jam dum sia senpera partopreno en la Korea milito. »
«Eŭropo ĝis nun restas “nefinita”. Kaj tiel estos ĝis la Okcidento, montrinte strategian sobrecon kaj racion, akceptos Turkion je pli egalaj kondiĉoj kaj partnerigos Rusion politike kaj ekonomie. »
« La divida linio inter Eŭropo kaj Rusio kun Turkio estas nura geografia abstrakciaĵo. Nek rivero Okcidenta Bugo (apartiganta Pollandon disde Belorusio), nek Pruto (laŭ kiu iras landlimo inter Rumanio kaj Ukrainio), nek Narvo (disdividanta Estonion kaj Rusion) plenumas rolon de geografiaj aŭ kulturaj limoj de la eŭropa oriento. Same ne plenumas tiun ĉi rolon Urala montaro, laŭ kiu, kiel skribas ĉiuj geografiaj lernolibroj, pasas limo de Eŭropo kaj Azio. Eĉ pli malbone tiun rolon plenumas la markolo Bosporo, kuniganta Mediteranean kaj Nigran marojn, kvankam la dividita per mallarĝa akvostrio Istanbulo estas konsiderata situanta parte en Eŭropo, parte (same kiel la ĉefa landoparto) en Azio… Laŭ vivmaniero, arkitekturo kaj socia ordo la fororienta Vladivostoko estas oble pli eŭropeca ol Kazano (ĉefurbo de Tatario), situanta milojn da kilometroj for de Vladivostoko en la “eŭropa” parto de Rusia Federacio. »
« Kontraŭstaro kontraŭ Sovetunio dum la Malvarma milito ne koncernis la demandon pri identeco de Turkio; sed la rilatoj kun la arabaj landoj post la Malvarma milito koncernas tiun ĉi demandon. »
« Turkio pro certaj obstakloj ankoraŭ ne povas iĝi komplete eŭropa lando, ĝi ne sukcesis ludi gvidan rolon en la tjurkaj eks-sovetiaj respublikoj, kaj heredaĵon de Mustafa Kemal Atatürk koruptas islamaj tendencoj — ĉio ĉi plej verŝajne plu estos difinanta statuson de Turkio kiel disŝirita lando. »
« Tamen kio okazos se Turkio redifinos sin? En iu momento Turkio povos rezigni je sia prema kaj humiliga rolo de la petanto, peteganta la Okcidenton pri membriĝo en EU, kaj reveni al pli impresa kaj alta historia rolo de la ĉefa islama reprezentanto kaj antagonisto de la Okcidento. »
« Lerninte lecionojn de bono kaj malbono de okcidenta influo — sekularismon kaj demokration — Turkio povos atingi… rajton iĝi gvidanto de islamo. Sed por atingi tion, ĝi devas rezigni je la heredaĵo de Mustafa Kemal Atatürk eĉ pli decideme ol Rusio rezignis Lenin-ideojn. Eble por tio necesos gvidanto samskala kiel Atatürk, kiu unuigos la religian kaj politikan heredaĵojn por transformi Turkion el la disŝirita lando je la akso-ŝtato. »
« Komence de la Korea militoUsono havis vastan subtenon flanke de tiaj landoj de NATO kiel Britio kaj Turkio, kiuj sendis al Koreio signifajn trupojn. Kvankam tiuj landoj tute indiferentis pri la sorto de Koreio, ili subtenis la principon de kolektivajagoj, kiu poste povus esti aplikita por ilia propra defendo. »
« [pri fortigo de la alianco kun Turkio] En Usono estis la granda aspiro kaj en Eŭropo ĝi estis eĉ pli granda, akcepti Turkion kiel ion evidentan per si mem, agi kvazaŭ oni povas subigi ĝin al kontrolo de interna politiko sen iuj ajn elspezoj kaj kvazaŭ la turka nacia fiero povas esti ignorata. »