1278 – 1283 li estis en kuratoreco de margrafo Oto Brandenburga. Ĉeĥa reĝlando travivis tiutempe malfacilan periodon, kiam Bohemio estis rabata je sia riĉeco de brandenburganoj, dum Moravio apartenis al Rudolfo Habsburga. Venceslao estis tiutempe malliberigata en burgo Bezděz kaj poste en Berlino, Spandau kaj aliaj urboj. Tiu ĉi restado por ĉiam rimarkigis psikon de la princo. Venceslao poste jam neniam senigis de nerespondeca timo el katoj kaj ŝtormoj.
la 21-an de majo de 1281 en Prago kunvenis nobela koncilio, kiu postulis eldonon de la princo Venceslao. La koncilio ekde tiu tempo kunsidis jam daŭre fariĝinte kontraŭpezo de reĝa potenco.
printempo de 1282 post malbonega rikolto el la antaŭa jaro eksplodis en Bohemio malsatmortado.
la 24-an de majo de 1283 Venceslao alveturis Pragon, por ke li ekregu (por lia liberigo devis la ĉeĥa nobelaro pagi al la brandenburganoj per arĝento).
la 2-an de junio de 1284 reĝino-vidvino Kunhuta edziniĝis al Záviš el Falkenstein (eksa gvidinto de ribelo kontraŭ Přemysl Otakar la 2-a, kiu per sia perfido kontribuis al malvenko en Moravia Kampo) kaj tiu poste gvidis politikon de la lando ĝis la jaro 1288. (Kunhuta vivis post la morto de la edzo en Opavia Hradec, do en duklando apartenanta al Mikolao – al eksteredzeca filo de Přemysl Otakar la 2-a).
la 4-an de julio de 1287 reĝo Venceslao la 2-a edziĝis al Jitko Habsburga. (La geedziĝo estis interkonsentita jam en la jaro 1276.)
januaro de 1289 kiam Záviš el Falkenstein estis arestita, leviĝis ondo de rezisto en vicoj de ceteraj anoj de dinastio de vitkovanoj, kies gvidanto Záviš estis kaj kiu same kiel li perfidis Přemyslon Otakaron la 2-an.
la 4-an de marto de 1289 Rudolfo Habsburga konfirmis al la ĉeĥaj reĝoj princo-elektistecon.
la 24-an de aŭgusto de 1290 duko Mikolao Opavia, kiu estis komisiita pri subpremo de la ribelo de vitkovanoj, kondukis Závišon el Falkenstein de unu ribelula burgo al la alia minacante pro lia ekzekuto, se la burgoj ne kapitulacos. Unusola Vítek, frato de Záviš, ne eldonis burgon Hluboká kaj Záviš estis do sub ĝi senkapigita per akrigita lignotabulo.
1298 Venceslao la 2-a plenumis deziron de la mortinta edzino kaj li lasis elekti ŝian fraton Albreĥton kiel romia reĝo. Tiu tiutempe tute dependis de volo de Venceslao la 2-a, kiu krom sia princo-elektista voĉo priregis eĉ decidojn de pluaj kvar princo-elektistoj.
1299 – 1300 li efektivigis monerstampan reformon kaj ekde la jaro 1300 li lasis stampi pragajn groŝojn.
1300 li eldonis ministan leĝaron – IUS REGALE MONTANORUM.
1301 kiam arpadanoj estis formortintaj, li realigis sian filon Venceslaon sur hungaran tronon, per kio Přemyslidoj sukcesis krei imperion pli granda ol estis la romia imperio. Sed tio plaĉis nek al papo nek al romia reĝo kaj ambaŭ klopodis akiri aliancanojn de Venceslao la 2-a al sia flanko.
la 26-an de majo de 1303 geedziĝo al Riĥenzino Pola, kiu akceptis nomon Elizo, pli poste nomata Rejĉka.
1304 romia reĝo Albreĥto Habsburga almarŝegis kun soldatarao en Bohemion kaj post malsukcesa sieĝado de Kutná Hora ŝirmata de Henriko el Lipá, li estis devigita retiriĝi. Venceslao la 2-a poste tute likvidis lian armeon.
la 15-an de junio de 1305 naskiĝo de filino Anneto (edzo Henriko Javora).