Valkeřice (germaneAlgersdorf) estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Děčín apud orienta limo de Regiono Ústí nad Labem. Ĝi troviĝas kvar kilometroj sudsudoriente de Benešov nad Ploučnicí kaj dek du kilometroj de distrikta urbo Děčín. Kompareble malproksimaj estas ankaŭ urboj Ústí nad Labem (20 km), Litoměřice (23 km) kaj Česká Lípa (14 km), kiu jam situas en Regiono Liberec, kies limo kondukas tri kilometroj oriente de la municipo. Plimulto de domoj situas laŭlonge laŭ ŝoseo II/240. En la katastra teritorio de Valkeřice situas ankaŭ preskaŭ pereinta domaro Sluková, kiu estis post la jaro 1945 ellandigita. Vivas ĉi tie 404 loĝantoj (2024).
Valkeřice estis fondita en la 13-a jarcento dum kulmina mezepoka koloniigo gvidata de Senjoroj el Michalovice el burgo Ostrý (Scharfenstein) ĉe Benešov nad Ploučnicí. Ĝi estiĝis per kunigo de du vilaĝoj: paroĥa vilaĝo Pertoltice (Bertholdsdorf) kaj vilaĝo Erkeřice (Elgersdorf) kun burgejo. Kiel du memstaraj partoj estis Horní Valkeřice (Ober-Algersdorf), te. Pertoltice, kaj Dolní Valkeřice (Nieder-Algersdorf), te. Erkeřice, distingataj ankoraŭ en la 19-a jarcento.
Ambaŭ vilaĝoj estas unue dokumentitaj en la jaro 1363.
Ĝis fino de la dua mondmilito ĉi tie vivis plejparte germana loĝantaro, kiu estis post la jaro 1945 ellandigita.